Sidonia Hedwig Zäunemann

Sidonia Hedwig ZÄUNEMANN (naskiĝinta en la 15-a de januaro 1711[1] en Erfurto, mortinta en la 11-a de decembro 1740 en Plaue) estis germana poetino.

Sidonia Hedwig Zäunemann
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1711 (1711-01-15)
en Erfurto
Morto 11-an de decembro 1740 (1740-12-11) (29-jaraĝa)
en Plaue
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo en Plaue.

Vivo redakti

La filino de advokato kaj notario elkreskis en tre pia familio, en kies loĝejo li restis por la tuta vivo. Jam frue ŝi montris la emon eskapi el la tradiciaj virinaj roloj. Ŝi lernigis al si la lingvojn latinan kaj francan kaj brilis per grandega lernemo.

Ŝi entreprenis plurajn vojaĝojn al Ilmenau viziti la fratinon, sola surĉevale aŭ maskiĝinta kiel viro (pro la tiama malpermeso de memstara vojaĝo por virinoj). Krome ŝi estis unu el la unuaj virinoj vizitantaj minejon. La tieaj impresoj reaperis en la poemo Das Bergwerk zu Illmenau.

Ŝi mortis dum surĉevala promeno, kiam ŝi falis el damaĝita ponto trans la rivero Gera, proksime de Angelroda.

Verkara karaktero kaj graveco redakti

Plej gravas en ŝia verkaro la poemoj. Ŝiaj unuaj verkoj estis ĉeokazaj prozaĵoj por edziĝfestoj aŭ aliaj festoj. Kiel idolon imitendan ŝi nomis Christiana Mariana von Ziegler, kiu estis pli adaptita al la normoj de la epoko kaj pro tio ankaŭ pli konata kaj ŝatata ol Zäunemann.

Ziegler estis la unua virino, al kiu oni aljuĝis la titolon de Imperiestre kronita poetino. En 1738 ricevis la saman titolon ankaŭ Zäunemann.

En ŝia verko ŝi radikale kaj memkonfide atakis la hegemonion viran kaj kondamnas la ideon ke virinoj estus homoj de dua rango. Pro tiaj vortoj kaj nekonvencia vivo ŝi longan tempon estis flankenpuŝita kaj ŝia influo al aliaj restis malpli efika ol tiu de Ziegler.

Subnotoj redakti

  1. Ute Wermer: Wer will die Zeiten loben? Eine Barockdichterin zwischen Hofknicks und Waldritt, en: Potsdamer Forschungen 2009, kajero 2, ISSN 0939-9674
    kaj Biografio ĉe zeno.org.

Literaturo redakti

  • Paulus Stephanus Cassel: Erfurt und die Zäunemannin. Eine literaturhistorische Skizze. In: Weimarisches Jahrbuch für deutsche Sprache, Litteratur und Kunst, III. Band (1855), S. 426–457 (Digitalisat)
  • Gisela Brinker-Gabler (eld.): Deutsche Dichterinnen vom 16. Jahrhundert bis zur Gegenwart. Frankfurt am Main 1978, ISBN 3-596-21994-9, p. 121 sekvv.
  • Jean M. Woods, Maria Fürstenwald: Schriftstellerinnen, Künstlerinnen und gelehrte Frauen des deutschen Barock. Ein Lexikon. Stuttgart 1984, p. 135–136, ISBN 3-476-00551-8
  • Göttingen im 18. Jahrhundert. Eine Stadt verändert ihr Gesicht. Texte und Materialien zur Ausstellung im Städtischen Museum und im Stadtarchiv Göttingen 26. April – 30. August 1987. Göttingen 1987, S. 326–327.

Eksteraj ligiloj redakti