Siegerland

Siegerland estas regiono de Germanio kiu kovras la malnovan distrikton Siegen.

Siegerland
regiono
La plej alta punkto Riemen (677,7 m)
Longeco 1 200 km
Areo 649,7 km²
Supra tutaĵo Rejnlanda Ardeza Montaro
Kontinento Eŭropo
Situo Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Geografia situo 50° 51′ N, 7° 58′ O (mapo)50.857.9666666666667Koordinatoj: 50° 51′ N, 7° 58′ O (mapo) f1
Karte
Siegerland
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

La historia Siegerland en Germanujo konsistas el la malnova distrikto Siegen, nome la hodiaŭa distrikto Siegen-Wittgenstein en Nordrejn-Vestfalio. La distrikto Altenkirchen (Westerwald), kiu apartenas al Rejnlando-Palatinato, estas ekonomie ligita al Siegerland.

Geologie la regiono Siegerland apartenas al la dekstrarejna parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro, kies plej grava centro estas la grandurbo Siegen. Kaj la nomo de la regiono kaj de la urbo venas de la rivero Sieg, flankrivero de la Rejno, kiu fontas en Rothaargebirge.

La Siegerland same kiel la Sauerland estas tre arbarriĉa. Plej ofte en la regiono nur troviĝas malgrandaj rojoj, kiu fluas tra valoj ĉirkaŭitaj de herbejoj kaj kampoj. Foliarbaroj ofte estas regiontipa Hauberg. Tio estas koperative mastrumataj arbaroj, tie por la regiono de Siederland kaj la najbara Westerwald

Najbaraj regionoj estas Westerwald en la sudo, Sauerland en la nordo kaj Wittgensteiner Land en nordoriento kaj Wildenburger Land kaj Bergisches Land en la okcidento.

Montoj redakti

La centra Siegerland havas la formon de ronda muldilo, kies plej altaj montoj troviĝas rande.

En la oriento troviĝas Rothaargebirge, kie la montoj Riemen, Oberster Henn kaj Jagdberg, tri montoj kun alteco de pli ol 670 m.

En la sudo estas la Westerwald havas altecojn super 600 m. La pejzaĝoj en la nordokcidento estas entute pli alta ol la Siegerland.

La Siegerland estas enkadrigita de jenaj montoj (alteco en metroj, montoj sur la limo al la najbaraj regionoj estas signita per stelo):

Okcidenta kadro
(de nordo al sudo

En la Hellerbergland la montoj Die Höh (598 m) kaj Die Burg (594,5 m) estas pli altaj ol la Siegerland.

Orienta kadro
(de nordo al sudo )

 
la baraĵo Obernau apud Netphen-Brauersdorf
 
la fonto de la rivero Sieg apud Walpersdorf
 
la plej longa galerio en Siegerländer Erzrevier, longeco pli ol 7.500 metroj
 
Siegen – parto de la „Topographia Hassiae” (1655)
 
stacidomo Siegen
 
SSI Schäfer ist eines der größten Unternehmen im Siegerland, hier in Neunkirchen
 
D la ponto trans la Sieg-valo
 
universitato de Siegen ĉe la Haardter Berg
 
Hauberg“ la mastrumadformo de arbaro en la regiono
 
karbofarejo proksime de Walpersdorf
 
Peter Paul Rubens
 
la „alte Flecken“ en Freudenberg la historia urbokerno
 
la „Amtshaus“ de Neunkirchen konstruita an 1754, ekde 1974 liberaera muzeo
 
la Pfannenberg-turo ĉe la monto Pfannenbergkopf inter Eiserfeld kajSalchendorf
 
en la supra kastelo Siegen troviĝas la muzeo „Siegerlandmuseum“
 
ruino de la burgo Ginsburg
 
la Nikolai-preĝejo en Siegen kun la signo de la urbo,. la Krönchen
 
la muzeo por nuntemaarto en Siegen
 
Monte Schlacko“, ŝlakomonto en Siegen-Geisweid

Literaturo redakti

  • Trutzhart Irle: Das alte Siegerland. Gronenberg Verlag, Gummersbach 1978, ISBN 3-88265-021-4.
  • Winfried Ranke, Gottfried Korff: Hauberg und Eisen – Landwirtschaft und Industrie im Siegerland um 1900. Verlag Schirmer/Mosel, München 1980, ISBN 3-921375-26-6.
  • Jakob Heinzerling, Hermann Reuter: Siegerländer Wörterbuch. Siegen 1932–1938.
  • Dieter Höltge: Straßen- und Stadtbahnen in Deutschland. Band 5: Bergisches und Siegerland. EK-Verlag, Freiburg 1996, ISBN 3-88255-333-2.
  • Oskar Reichmann: Der Wortschatz der Siegerländer Landwirtschaft und Haubergswirtschaft. a. Textteil. b. Karten u. Bildteil. Elwert, Marburg 1966, Informoj pri Siegerland en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
  • Jürgen H. Schawacht (Bearb.), Hans Rudi Vitt (Bearb.): Siegerländer Bibliographie. Stadtdirektor der Stadt Siegen, Forschungsstelle Siegerland (Hrsg.). Informoj pri Siegerland en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
    • Teil1: Siegen 1972.
    • Teil2: Siegen 1984.

Vidu ankaŭ redakti