Siegfried Ochs (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1858 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 6-an de februaro 1929 en Berlino) estis germana ĥordirigento kaj komponisto. Kiel komponisto li ankaŭ uzis la kaŝnomon Diego Fischers.

Siegfried Ochs
Persona informo
Aliaj nomoj Diego Fischers
Naskiĝo 19-an de aprilo 1858 (1858-04-19)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 6-an de februaro 1929 (1929-02-06) (70-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Urnenfriedhof Gerichtstraße
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistodirigentoĥorestro
vdr

Vivo redakti

Ochs studis komence ĉe la Universitato de Hajdelbergo kemion, tamen kromlaboris jam ĉe la urba teatro kiel pianakompanisto kaj scenaranĝo-pentristo. En 1878 li iris al la Altlernejo por Muziko je Berlino, kiun tiam estris Joseph Joachim (1831–1907). En la jaro 1882 li fondis la Filharmonian Ĥoron je Berlino, kiun li direktis ĝis sia morto. En 1920 la ĥoro estis malfondita pro financaj kaŭzoj kaj daŭrigata kiel ĥoro de la altlernejo por muziko, je kiu instruis Ochs.

Dum la nazia epoko la verkoj de la judo Siegfried Ochs estis malpermesataj.

Li komponis komikan operon, ĥorverkojn, duetojn, lidojn. Liaj plej konataj verkoj estas la kantoDank sei Dir, Herr“ kaj la parodiado de 14 famaj komponistoj, inter ili Bach, Haydn, Mozart, Beethoven kaj Wagner, per kunfandado de unu el iliaj famaj verkoj kun la popolkanto Kommt ein Vogel geflogen.

Similan formon de muzika parodio faris Karl Hermann Pillney per la popularmelodio Was machst Du mit dem Knie, lieber Hans, beim Tanz kaj Ulrich Sommerlatte per Der alte Peter.

Verkoj redakti

Propraj verkoj redakti

  • Musikalische Eskapaden. Nordwestdeutsche Philharmonie unter Peter Falk. 1994. CD (Philips)
  • Was machst du mit dem Knie, lieber Brahms. Gerrit Zitterbart, Piano. 2004. CD (Edition Ohrwurm)

Kiel interpretisto redakti

Traktaĵoj redakti

  • Geschehenes, Gesehenes. Leipzig und Zürich: Grethlein & Co. 1922 (Autobiographie)
  • Der deutsche Gesangverein für gemischten Chor. Teil 1–4. Berlin: Hesse 1923 - 1928 (über Aufbau und Leitung des Vereins [Teil 1] sowie Beispiele aus der Aufführungspraxis von Schütz bis Reger [Teil 2–4])
  • Über die Art, Musik zu hören: ein Vortrag, gehalten in der Deutschen Gesellschaft 1914 zu Berlin. Berlin: Werk-Verl. 1926

Literaturo redakti

  • Kurt Singer: Siegfried Ochs, der Begründer des Philharmonischen Chors. Berlin: Werk-Verl. 1933

Eksteraj ligiloj redakti