Sienna Rose MILLER (naskiĝis la  28-an de decembro 1981(nun 1981-12-28) en Novjorko) estas usona kaj brita aktorino, modelo kaj mododizajnistino. Ŝiaj plej grandaj sukcesoj estas (2011) en la filmoj Layer Cake, Alfie, Factory Girl, The Edge of Love kaj G.I. Joe: The Rise of Cobra.

Sienna Miller
Persona informo
Sienna Miller
Naskonomo Sienna Rose Diana Miller
Naskiĝo 28-an de decembro 1981 (1981-12-28) (42-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Heathfield School • Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Francis Holland School vd
Familio
Gefratoj Savannah Miller vd
Amkunulo Jude Law • Tom Sturridge vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • voĉaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • modeloaktoro • mododezajnisto • mondumano vd
Aktiva dum 2000– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Miller dum British Academy Film Awards 2007

Biografio redakti

La patro de Miller estas la bankisto Ed Miller, ŝia patrino Jo gvidis la londonan lernejon Lee Strasberg. Miller naskiĝis en Usono, plenkreskis, lernis en Britio. Ŝi havas usonan kaj britan ŝtatanecojn. Ŝiaj gepatroj divorcis baldaŭ post ŝia naskiĝo. Ŝi vizitis la lernejon Heathfield School en Ascot. Dum la lernado, ŝi malkovris sian emon al la arto.

Miller plulernis en Novjorko en la instituto Lee Strasberg Theatre and Film Institute. En Novjorko, ŝi ludis en la teatraĵoj The Striker, Independence kaj Cigarettes & Chocolate. Kiel fotomodelo, ŝi partoprenis en reklamkampanjoj de Coca-Cola, Prada kaj de la fama Pirelli-kalendaro de 2003. Ŝi estas intertempe ĉefa reprezentisto de la Jeans-marko Pepe Jeans London kaj varbas por la modolabelo Tod's. Miller ricevis en 2002 rolon en la sendependa filmo High Speed. Ŝia sekva rolo estis en la mallonga televida serio de FOX The American Embassy en 2002.

Tiutempe, Miller subskribis kontrakton kun Paramount Pictures por sep jaroj. Ŝia unua roleto estis surbaze de la traktato la roleto de Fiona Bickerton en la FOX-serio Keen Eddie. Ŝia sekva filmo estis la londona krim-dramo Layer Cake en 2004, en kiu ŝi ludetis kun Daniel Craig. Ŝi akiris pli grandajn sukcesojn en la filmoj Factory Girl, The Edge of Love kaj G.I. Joe: The Rise of Cobra.

Filmografio redakti

Filmoj redakti

  • 2001: South Kensington
  • 2002: The Ride
  • 2002: High Speed
  • 2004: Layer Cake
  • 2004: Alfie
  • 2005: Casanova
  • 2006: Factory Girl
  • 2007: Camille
  • 2007: Stardust
  • 2008: Interview
  • 2008: The Mysteries of Pittsburgh
  • 2008: The Edge of Love
  • 2009: G.I. Joe: The Rise of Cobra
  • 2009: Hippie Hippie Shake
  • 2011: New Year's Eve

Serioj redakti

  • 2002: The American Embassy, 1 epizodo
  • 2002: Bedtime, 4 epizodoj
  • 2003-04: Keen Eddie, 13 epizodoj
  • 2009/2011: Top Gear, 2 epizodoj

Eksteraj ligiloj redakti