Sierre (distrikto)

Distrikto de Kantono Valezo, Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri distrikto. Por urbo kaj komunumo rigardu la paĝon Sierre. Por fervojstacio legu la artikolon Sierre-Siders (stacidomo).

La Distrikto Sierre (en la germana lingvo Bezirk Siders) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 46644 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Sierre.

Distrikto Sierre
Blazono de la distrikto Sierre
Sierre
Mapo de la distrikto Sierre
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Sierre
Koordinatoj  46° 18′ N 7° 32′ O / 46.300 °N, 7.533 °O / 46.300; 7.533 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ N 7° 32′ O / 46.300 °N, 7.533 °O / 46.300; 7.533 (mapo)
Nombro de loĝantoj 46644 (2011-12-31)
Areo 397,0 km²
Loĝantardenseco 117,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2311
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Sierre situas en la centro de Valezo inter la distriktoj Siono kaj Leuk. En sudo al ĝi apartenas la Valo de Anniviers.

Trafiko redakti

Tra la distrikto pasas la svisa aŭtovojo A9 kaj la grava trajnlinio de Laŭzano al Brigo, kiu estas parto de la trajnlinio de Parizo al Milano.

Komunumoj de la distrikto Sierre redakti

La distrikto Sierre konsistas (stato en 2013) el 15 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Sierre estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Anniviers 2611 243.1 6252
  Chalais 3147 24.5 6232
  Chermignon 2987 5.4 6234
  Chippis 1644 2.0 6235
  Grône 2253 21.1 6238
  Icogne 533 25.0 6239
  Lens 3858 13.9 6240
  Miège 1295 2.5 6241
  Mollens 939 11.1 6242
  Montana 2372 4.9 6243
  Randogne 4201 16.8 6244
  Saint-Léonard 2137 3.9 6246
  Sierre 15752 19.2 6248
  Venthône 1188 2.5 6249
  Veyras 1727 1.1 6250
Totale 15 46644 397,0 2311

Historio redakti

Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Sierre estis tiel nomita provinco (respektive dekono, en la germana lingvo Zehnden) de la Kamparo Valezo. Tiam ĝi estis dum kvar jaro distrikto de la helveta Kantono Valzeo kaj poste ĝis 1810 provinco de la Respubliko Valezo. De 1810 gixs 1813 ĝi estis distrikto de la Departemento Valezo de Francio kaj ek de 1815 provinco respektive ek de 1848 distrikto de la nuna svisa Kantono Valezo. [1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti