Sigismondo BÁTHORI, hungare BÁTHORI Zsigmond, somlyói (naskiĝis 1573 en Várad; mortis la 27-an de marto 1613 en Prago) de la familio Báthory de Somlyó estis princo de Transilvanio. Li estis filo de Kristoforo Báthori, frato de Stefano Báthori.

Sigmundo Báthori
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1572 (1572-03-20)
en Oradea, Princlando Transilvanio
Morto 27-an de marto 1613 (1613-03-27) (41-jaraĝa)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Sankta Romia Imperio
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Etno hungaroj vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Subskribo Sigmundo Báthori
Familio
Dinastio Báthory vd
Patro Kristoforo Báthori vd
Patrino Isabel Bocskai vd
Gefratoj Gryzelda Bathory vd
Edz(in)o Princess Maria Christina I, Princess of Transylvania vd
Profesio
Okupo aristokrato • politikisto vd
Princo de Transilvanio
Dum 1581/861598
Antaŭulo Kristoforo Báthori
Sekvanto Rudolfo
2-a periodo
Dum aŭgusto 1588 - marto 1599
Antaŭulo Rudolfo
Sekvanto Andreo Báthori
3-a periodo
Dum 1601
Antaŭulo Rudolfo
Sekvanto Rudolfo
duko de Silezia Opola princlando
Dum 1604-
duko de Silezia Ratibora princlando
Dum 1604-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Guruslău 1601

Sigismondo Báthori surtroniĝis post morto de sia patro en 1581, sed memstare ekregis nur en 1588. Laŭ konsiloj de sia onklo Stefano Bocskai kaj la jezuito Carillo Alfonz en 1594 li malligiĝis disde turkoj kaj ekzekutigis la magnatojn kontraŭulajn inter ili, Baltazaro Báthori, al kiu li transdonis sian tronon. La 28-an de januaro 1595 kun imperiestro Rudolfo la 2-a li faris ligon kontraŭturkan. Per la transilvania armeo li reprenis disde turkoj Lippa kaj Jenő, sekve kunagante kun Mikaelo de Valaĥio la 28-an de oktobro ĉe Giurgiu batis la armeon de grandveziro; sed la 26-an de oktobro 1596 ĉe Mezőkeresztes la kuniĝintaj transivaniaj kaj hungaraj armeoj li perdis la batalon. Vidinte ke li estas senkapabla defendi sian landon kontraŭ kolero de turkoj, en 1597 li transdonis ĝin al la imperiestro. Sian decidon li ekpentis kaj la 20-an de aŭgusto 1598 reokupis la tronon. En marto 1599 li denove abdikis favore al sia nevo, kardinalo Andreo Báthori. Post lia morto li denove elektigis sin reganto la 4-an de februaro 1601. Li ricevis ankaŭ la subtenon de nobelaro, sed la 3-an de aŭgusto ĉe Magyargoroszló la armeoj de Basta kaj Mikaelo de Valaĥio malvenkis lin. En julio 1602 li denove abdikis kaj definitive forlasis Transilvanion kaj plu vivis en Ĉeĥujo. Lia regado havis ege negativajn rezultojn sur Transilvanion.

Bibliografio redakti

Beletristikaĵoj kaj komponaĵoj redakti

Fonto redakti