Signoria de Florenco

La Signoria estis la registaro de mezepoka kaj renesanca Florenco. Ĝiaj naŭ membroj, la Priori, estis elektitaj inter la membroj de la gildoj de la urbo : ses devenintaj el la ĉefaj gildoj, kaj du el malpli gravaj gildoj. La naŭa fariĝis la estro, aŭ gonfaloniere.

Elektado de la membroj redakti

La nomoj de ĉiuj gildo-membroj dum pli ol 30 jaroj estis kolektitaj en ok ledsakojn, nomitajn borse. Ĉiudumonate, la sakoj estis eltiritaj el la baziliko Santa Croce (kie oni kutime konservis ilin), kaj oni dum mallonga ceremonia hazarde lotis nomojn. Nur la homoj sen monŝuldoj, kiuj ne freŝdate oficis kaj ne estis proksimaj konatuloj de la aliaj elektitaj homoj, estis elekteblaj.