Sikasso estas urbo en la sudo de Malio kaj la ĉefurbo de la Sikassa Regiono. Kun 130.700 loĝantoj, Sikasso ĵus superis Ségou por iĝi dua plej granda urbo de Malio.

Sikasso
urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 213 977  () [+]
Loĝdenso 535 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 19′ N, 5° 40′ U (mapo)11.316666666667-5.6666666666667Koordinatoj: 11° 19′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 410 m [+]
Areo 400 km² (40 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sikasso (Malio)
Sikasso (Malio)
DEC
Sikasso
Sikasso
Situo de Sikasso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sikasso [+]
vdr
Loko de Sikasso en Malio
Loko de Sikasso en Malio

Geografio redakti

Ĝi situas je 11°19'00" Nordo, 5°40'00" Okcidento, 375 km sudoriente de Bamako, 100 km norde de Ebur-Bordo, kaj 45 km okcidente de Burkino. Sikassaj etnoj inkluzivas la bambaraojn, la senufojn, la bobo-popolon kaj la miniankaojn.

Sikasso havas subtropikan klimaton kaj tio rezultas abundan agrikulturon. Sikassa frukto- kaj legomproduktado garantias la urban memprizorgon, nebezonante tiel la internaciajn nutraĵajn helpojn.

Historio redakti

Sikasso fondiĝis je la komenco de la 19-a jarcento fare de Mansa Douala. La urbo estis malgranda vilaĝo ĝis 1876 kiam Tieba Traoré, kies patrino venis de Sikasso, iĝis Reĝo de la Imperio Kénédougou kaj movis ĝian ĉefurbon tien. Li fondis palacon sur la sankta Mamelon-monteto (nun hejmo de akvoturo) kaj konstruis tatafortikigantan muron defendi kontraŭ la eksteraj atakoj. La franca armeo okupis ĝin en 1898, antaŭ la kapitulacio al la kolonia armeo, frato de Tieba, Babemba Traoré, tiama reĝo, memmortigis sin.

Allogaĵoj hodiaŭ inkluzivas la grandan merkaton, Mamelon-an monteton, la restaĵojn de Tieba Traoré-a tata, kaj la apud Missirikoro Groto.

La festivalo Triangle du balafon prenas lokon ĉiun junion, festanta la tradician Malian instrumenton.

Sikassa fraturbo estas Brive-la-Gaillarde, Francio.

Komunumoj redakti

LA adiminstra distrikto de Sikasso entenas la komunojn de Benkadi, Blendio, Dandéresso, Dembella, Dialakoro, Diomaténé, Dogoni, Doumanaba, Fama, Farakala, Finkolo Ganadougou, Finkolo- Sikasso, Gongasso, Kabarasso, Kaboila, Kafouzela, Kapala, Kapolondougou, Kignan, Klela, Kofan, Kolokoba, Koumankou, Kouoro, Kourouma, Lobougoula, Miniko, Miria, Missirikoro, N Tjikouna, Natien, Niena, Nongo-Souala, pimperna, Sanzana, Sikasso, Soukourani-Missirikoro, Tella, Tiankadi, Waténi, Zanferebougou, Zangaradougou kaj Zanièna.