Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sikorakso.

Sikorakso estas plej granda el la neregulaj eksteraj satelitoj de Urano nun konata.

Sikorakso
Natura satelito  de Urano (XVII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
natura satelito de Uranoneregula satelito
Oficiala nomo Urano XVII[1]
Aliaj nomoj S/1997 U 2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Sikorakso vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman
Philip D. Nicholson
Joseph A. Burns
John J. Kavelaars[1]
Dato de malkovro 6-a de septembro 1997[1]
Loko de malkovro Monto Palomar (Kalifornio - Usono)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 12 179 000 km[2]
Discentreco 0,5224[2]
Meza anomaliangulo 160,587° vd
Klinangulo 159,4°[2] sur la ekliptiko
Periodo 1288,28 tagoj[2]
Longitudo de
suprenira nodo
258,565° vd
Argum. de periapsido 16,297° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 190 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~ 5,4 × 1018 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
~ 0,040 m/s2 ?
Rotacia periodo 3,6 horoj[3]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo
Geometria albedo
0,07 hipoteze
0,065 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 20,8
vdr

Malkovro redakti

La 6-a de septembro 1997, Brett J. Gladman, Philip D. Nicholson, Joseph A. Burns kaj John J. Kavelaars malkovris du novajn satelitojn de Urano per la teleskopo "Hale" de la Observatorio de la Monto Palomar[4]. La plej brila el ili ricevis la maldaŭran nomon S/1997 U 2.

Nomo redakti

Ĝiaj malkovrintoj proponis, kiel volas tradicio, doni al ĝi nomon inspiratan el verko de William Shakespeare: En "La Ventego" Sikorakso (angle:Sycorax) estis sorĉistino, patrino de Kalibano.

Ecoj redakti

Neregula satelito, Sikorakso estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido: ĝiaj ruĝa koloro similas tiu de objektoj de la Kujper-zono. Ĝia orbitaj parametroj sugestas, ke ĝi povus esti ano de grupo, kun Setebo kaj Prospero, havante komunan devenon. Ĝia luma kurbo (vario de lumeco dum la tempo) pensigas, ke ĝi havus rotacian periodon de 3,6 horoj[3].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti