Székelyföld (la hungara nomo por Sikullando) transdirektas ĉi tie. Por la revuo de la sama nomo, vidu Székelyföld (revuo).

Sikullando (rumane Ţinutul Secuiesc, hungare Székelyföld, germane Szeklerland) estas historia regiono en Rumanio situanta en la sudorienta parto de Transilvanio kun ĉirkaŭ 1700 km² teritorio, loĝata plejparte de hungaroj, en la distriktoj Harghita, Covasna, parte Mureş, parte Cluj. Ĝiaj hungarlingvaj loĝantoj nomiĝas sikuloj.

Sikullando
Historia regiono
FlagoBlazono
historia regiono [+]

LandoRumanio
- koordinatoj46° 29′ 6″ N, 25° 43′ 0″ O (mapo)46.48492725.716625Koordinatoj: 46° 29′ 6″ N, 25° 43′ 0″ O (mapo)


Sikullando (Tero)
Sikullando (Tero)

Sikullando (Rumanio)
Sikullando (Rumanio)
DEC

Map
Sikullando
Vikimedia Komunejo:  Székely Land [+]
vdr

Loĝantaro redakti

Ĝia logantaro en tri distriktoj (Harghita, Covasna, Mureş) nombras 1 miliono 112 mil 200 personojn. La konsisto de la loĝantaro laŭ nacieco surbaze de la popolnombrado en 2002 estas la jena: hungaroj 59,2%, rumanoj 36,0%, romaoj (ciganoj) 4,5%. Ĝi malplimultiĝis kompare kun la antaŭa popolnombrado far en 1992 je 59 mil 300 personoj. La loĝantaro en la historia Sikullando estas proksimume 750 mil kaj el kiuj 80% estas hungaroj.

 
Etnoj (1992)
 
Etnoj (2002)

Historio redakti

La sikuloj koloniiĝis sur iliajn aktualajn teritoriojn ĝis la fino de la 13-a jarcento. La historia Sikullando konsistis el teritorioj nomitaj seĝo-j, hungare: szék-ek, (loko-j), rumane laŭvorte scaune, kiuj estis pli malgrandaj administraj teritorioj ol la pli malfruaj departementoj dum imperio de Aŭstrio-Hungario aŭ ol la nuntempaj distriktoj en Rumanio.

Jen ili: Telegdiszék (pli malfrue Udvarhelyszék), Csíkszék, Gyergyószék, Marosszék, Háromszék (konsistinta el Sepsi-, Kézdi- kaj Orbaiszék). Pli malfrue formiĝis en proksimo de Turda Aranyosszék (rumane Arieş Scaun). Post la formiĝo de Aŭstrio-Hungario malestiĝis tiu administra divido kaj en 1876 estiĝis anstataŭ ili "komitatoj", departementoj: Csík vármegye (departemento Ciuc), Háromszék vármegye (departemento) rumane Trei Scaune, Esperante Triseĝoj, Udvarhely vármegye (departamento Odorhei). Laŭ la pactraktato en Trianono en 1920 surbaze de la plimulto de rumanoj en Transilvanio ankaŭ Sikullandon oni juĝis al Rumanio, sed laŭ la viena decido la 30-an de aŭgusto 1940, Hungario rericevis ĝin kune kun Nord-Transilvanio escepte Aranyosszék-on. La pactraktato en 1946 en Parizo redonis ĝin al Rumanio.

Bibliografio redakti

  • Orbán Balázs: A Székelyföld leírása 1-6. (hungare)(La priskribo de la Sikullando). Pest, 1868-1873.[1]
  • Orbán Balázs: A Székelyföld (hungare). (válogatás / elektaĵo), Europa Könyvkiadó Budapest, 1982.
  • Imreh István:A törvényhozó székelyfalu (La leĝfaranta sikula vilaĝo), 1983.
  • Vofkori László:Székelyföld útikönyve 1-2., 1998.
  • A középkori székelység. (La mezepoka sikularo). Krónikák és oklevelek a középkori székelyekről. La tekstojn elektis, la akompanantajn studojn verkis kaj la notojn faris Zoltán Kordé. Pro-Print Kiadó, Csíkszereda, 2001
  • Nagy László: Székelyek a hadak útján (Sikuloj en militoj) (1541-1711). Budapest, 2001.
  • Dénes István: Székelyföldi barlangvilág (Kavernoj).T3 Kiadó, Sepsiszentgyörgy, 2002.
  • Garda Dezső: A székely közbirtokosság. Státus Könyvkiadó, Csíkszereda. 2002.
  • Hargitán innen - Hargitán túl. Székely népi humor (Popolhumoro). Palatinus, 2003.
  • Sántha Attila: Székely Szótár (Sikulvortaro). Kézdivásárhely, Havas Kiadó, 2004.
  • Vargyas Antal: Székelyföld (gvidlibro). PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, 2005.
  • Táncol a székely (La sikulo dancas) . Írta és összeállította Székely Dénes. Lyra Könyvkiadó, Marosvásárhely, 2005.
  • Egyed Ákos A székelyek rövid története a megtelepedéstől 1918-ig (La historio mallonga de sikuloj de la ekkoloniiĝo ĝis 1918), Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 2006. (hungarlingve)
  • Hermann Gusztáv Mihály:A székely történelem kis tükre (a kezdetektől 1848-ig). Székelyudvarhely, 2007.

Kelkaj grandaj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti