Sikuloj

hungara etna grupiĝo en Transilvanio

La sikulojsekeloj[1] estas hungarlingva etna grupiĝo en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkaŭ 50.000 km2 en la nuna Rumanio).

Sikuloj (sekeloj)
Székelyek
Flago
blazono de sikuloj (sekeloj) mapo de regionoj de sikuloj (sekeloj)
etno
Suma populacio
670 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Rumanio Rumanio
Distrikto Harghita, Rumanio ?
Distrikto Covasna, Rumanio ?
Distrikto Mureş, Rumanio ?
Lingvo(j)
hungara lingvo • Székely dialect
Religio
katolikoj kaj luteranoj
Parencoj

finn-ugra

vdr
memorejo de 1905 pri la masakro de Siculeni el 1764

Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevalo).

SikullandoȚinutul Secuiesc (rumane), Szeklerland (germane) aŭ Székelyföld (hungare), estas historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, tiel ĝi situas proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %). La regiono ne celas apartiĝon de Rumanio; la sikuloj ŝatus nur aŭtonomion kaj memadministracion ene de Rumanio, kiel tiaj ekzistas en Sud-Tirolo, Sicilio, Vojvodino kaj en ĉiuj hispanaj provincoj. La rumana registaro neas la fakton, ke tiu ĉi regiono ekzistas kaj ekzistis dum la historio malgraŭ tio, ke granda plimulto de la homoj vivantaj en Sikullando sin konfesas sikuloj, uzas la sikulan flagon, kantas la sikulan himnon, kaj anstataŭ la oficialan rumanan lingvon parolas en sia ĉiutaga vivo la sikulan dialekton de la hungara[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Dr. Molnár Lajos, Sikullando-(Sekellando), la 6-a de junio 2013, alirita la 31-an de januaro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti