Juan Martínez Silíceo

(Alidirektita el Silíceo)

Juan Martínez GuijarroSilíceo (Villagarcía de la Torre, 1477 - Toledo, 31-a de majo de 1557), estis kardinalo, matematikisto kaj logikisto hispana, arkiepiskopo de Toledo.

Juan Martínez Silíceo
hispana kardinalo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1477
en Hispanio
Morto 31-an de majo 1557 (1557-05-31)
en Toledo
Tombo Provinco Toledo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Sorbono vd
Profesio
Okupo matematikisto • katolika sacerdoto • universitata instruisto • filozofo vd
Episkopo de Cartagena
Dum 1541
Antaŭulo Matthäus Lang von Wellenburg
Ĉefepiskopo de Toledo
Dum 1541
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

De malriĉa familio, oni ne scias kie li vivis infanaĝe kaj junaĝe, sed oni supozas, ke studis en Llerena; 16jaraĝa li translokiĝis al Valencio kaj poste, 21jaraĝa, al Parizo, kie li estis lernanto de latina ĉe Ludoviko Romano, de dialektiko ĉe Roberto Caubraith kaj de logiko ĉe Johano Dullart, kaj oni ne scias ĉu li studis matematikon aŭ ĉe kiu, aŭ li estis memlernanto. Li iĝis profesoro de sia universitato kaj revenis en Hispanion kiam la Universitato de Salamanko alvalidigis lian titolon de licenciita pri Arto kaj proponis al li la katedron de Nominalisma Logiko; tie li iĝis pastro. Poste li plenumis la postenon de la katedro de Natura Filozofio en 1522, kiun li ne abandonis spite altan postenon en 1529 en la katedralo de Coria. En 1534 Karlo la 1-a nomumis lin instruisto de la princo Filipo, kiu estis tiam 6jaraĝa. Li estis liberala pri disciplino en ties studo, sed tre strikta pri religio.[1] Poste li estis nomumita episkopo de Cartagena (1541) kaj poste arkiepiskopo de Toledo (1545),[2] kie li mortis kiel kardinalo la 31an de majo de 1557. Li estas entombigita en sia Colegio de Doncellas Nobles, kiun li estis fondita.

Verkaro redakti

Kontraŭjudismo redakti

Bibliografio redakti

  • Ars Arithmética. Edición de J. M. Cobos y E. Sánchez, Madrid, Editora Regional de Extremadura kaj Servicio de Publicaciones de la Universidad de Extremadura, 1996.
  • Calculatoris Suiset Anglici sublime et prope divinum opus in lucem recenter emissum, a multis quibus antes hac conspesum fuerat medii expitum et novis compendiosisque titulis illustratum novo tandem ordine quo lucidius foret digestum atque distinctum, cura atque diligentia philosophi Silicei. Salamanticae, Porras, 1520. Traduko, korekto de la verko de Swineshead (aŭ alinome Suisset).
  • In Aristotelis Perihermeneias, Piores, Topica et Elenchos, publikitaj en Parizo, s. a.. Estas komentarioj al la libroj de Aristotelo menciitaj en la titolo;
  • Siliceus in eius primem Alfonseam sectionem in qua primaria dyalectrices elementa comperiuntur argutissime disputata, (Salamanko, de Laurentius de Hondedeis, 1517). Estas enciklopedio de logiko dividita en kvar fakoj.
  • Lógica breuis J. M. Silicei in artibus et sacra theologia M. Nunc demum ab eodem mundior et in multis locupletata prodiit (Salamanko, 1518). Enhavas la lekciojn prelegitajn en lia katedro de la Universitato de Salamanko. Alia eldono nunc vero ab eodem recognita et multis in locis auctam prodiit [Index sectionum: De terminis; De praedicabilibus; De praedicamentis; De suppositionibus; De cathegoricis; De hypotheticis; De consequentiis; De exponibilibus; De syllogismis; De divisionibus; De diffinitionibus; De demonstrationibus; De topicis; De fallaciis; De insolubilibus; De obligationibus] (Salmanticae, 1520)
  • Ars Arithmetica... in theoricen et praxim scissa, omni hominum conditionis perque utilis et necessaria (Parisiis, 1513); (Parisiis, 1514); (Parisiis, 1519); (Parisiis, s.a. 1526); (Valentiae, 1544). Moderna traduko Ars arithmetica, dividida en teórica y práctica, utilísima y necesaria para hombres de toda condición, enkond., traduko kaj notoj de J. Cobos / E. Sánchez Salor (Badajoz/Cáceres, Universidad de Extremadura / Editorial Regional de Extremadura, 1996)
  • Arte calculatorio (Salmanticae, 1520).
  • Declaracion del Pater noster, y Aue María (Toledo, 1551).
  • Defensorium Statuti Toletani (Toledo, s.a.).
  • De divino nomine Iesu per nomen Tetragrammaton significato, In Canticum Magnificat, In Orationem Dominicam et Salutationem Angelicam (Toleti, 1550).
  • Opúsculos Marianos del Cardenal Siliceo, Arzobispo de Toledo; tradukitaj de D. Ramón Riu y Cabañas; kaj publikitaj de la Academia Bibliografico-Mariana (Lerido, 1891).

Notoj redakti

  1. Fernández Álvarez, p.646
  2. Nombramiento de D. Juan Martínez Siliceo como arzobispo de Toledo, 23a de oktobro 1545, en la Kolekto de nepublikitaj dokumentoj por la historio de Hispanio, vol. I, paĝo 151-152.