Silabo (de la antikva greka συλλαβή sullabḗ) estas unuo de parolo, kiu konsistas el unu aŭ kelkaj fonoj (simplaj parolsonoj aŭ "fonetikaj segmentoj"). El silaboj konsistas vortoj.

De la fiziologia vidpunkto silabo estas sono aŭ kelkaj sinsekvaj sonoj, prononcataj per unu puŝo de elspirata aero. De la akustika vidpunkto silabo estas parto de parolado, en kiu unu sono estas distingebla per pli klara sonado disde la najbaraj sonoj.

Difino de silabo, kvankam ĝenerale "intuicie komprenebla", varias ĉe diversaj lingvistoj kaj lingvistikaj skoloj (ĝis plena neo de tiu nocio, kiel en la frazo de sovetia esploristo Zinder: "Silabo estas fikcio"). Male, Noam Chomsky diras ke silabo estas realo, dum fonemo estus scienca abstraktaĵo. Ĉiukaze amplekse konstateblas, ke malfacilas difini definitive tiun koncepton, se eble nur por praktikaj celoj sed ne por atingi konkludan teorion.[1] Tiaj praktikaj celoj povus rilati al poezio (metriko, tio estas mezuro aŭ kalkulado de silaboj), komprenebligo en malfavoraj cirkonstancoj, disdivido de skribado laŭ linioj ktp.[2]

En Esperanto kaj aliaj lingvoj, nur vokaloj povas esti centro de silabo, sed estas lingvoj en kiuj duonvokaloj (j, ŭ) aŭ eĉ duonkonsonantoj (r, l, m aŭ n) povas esti centro de silabo, ĉar ili havas sufiĉon da aero (provu prononci ssss, rrrrr). Vere, fonetike ne estas malsamo inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/, ili havas la samajn formantojn en sama frekvenco, nur la daŭro estas malsama. Sekve la diferenco inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/ estas fonema, t. e., gramatika, ne fonetika, t. e., fizika. Ekzemple, en la portugala lingvo, nur oksitonaj vortoj povas fini per vokaloj, paroksitonaj kaj proparoksitonaj finas per konsonantoj aŭ duonvokaloj, kiu formas silabojn ĉar en tiu lingvo tio eblas (kiel ankaŭ en kelkaj slavaj kaj barataj lingvoj).

Difinoj redakti

Laŭ PIV silabo estas Sonanto, apartigita de la aliaj sonantoj per perceptebla malgrandiĝo de la sonoreco, kiun kaŭzas jen la plimalfortiĝo de la spirblovo, jen la intermeto de unu aŭ pluraj kontoidoj kaj per dua signifo Sono aŭ songrupo, prononcata en unu voĉellaso.[3] Por kompreni tion necesas scii kio estas unue sonanto tio estas Parolsono, estigata per neniu obstaklo (vokaloj) aŭ per minimuma obstaklo (nazaloj, likvidoj, glitantoj)[4] kaj poste kontoido kiu estas Sono kun obstrukco, plena aŭ parta, de la voĉa kanalo.[5] Silabi estas Montri per la prononco la silabojn de vorto, intermetante paŭzeton inter ĉiu el ili (ekz.: kar di na lo) kaj tio kongruas kun la rusa kaj pola tradukoj en la Fundamento, nome en ĝia Fundamenta Vortaro, dum la franca kaj angla tradukoj plej bone kondukas fakte al literumi.[6]

Por postaj konsideroj indas halti ĉe la difino de silabolimo nome limo, kiu apartigas du silabojn, antaŭ konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigitaj per unu konsonanto (a-mo) aŭ per unu konsonanto plus likvido (e-blo, ne-pre), post la unua el ĉiu alia grupo de konsonantoj, kiam la vokaloj estas apartigitaj per pli ol unu konsonanto (ar-mi, es-tro, tem-plo).[7]

Tipoj de silaboj en diversaj lingvoj redakti

En diversaj lingvoj silaboj povas kombiniĝi aŭ ne laŭ diversaj manieroj kaj el tio povas veni diversaj rezultoj. Multaj lingvoj distingas inter unusilabaj, dusilabaj, trisilabaj aŭ multsilabaj vortoj. En Esperanto „la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo” escepte kompreneble se la vorto havas nur unu silabon; en la hispana, kie oni markas la akcentitan vokalon, tio okazas laŭ preciza regularo ankaŭ escepte se la vorto havas nur unu silabon, kiam okazas aliaj reguloj por la skribado de la akcento.

En angla lingvo unusilabaj kaj dusilabaj vortoj plej ofte devenas el la propra radiko anglosaksa dum multsilabaj vortoj devenas tre ofte el la latina, kaj tio kondukas al diversaj konsekvencoj prononcaj, stilaj, signifaj kaj eĉ sociaj. En ĉinavjetnama lingvoj ĉiu vorto estas unusilaba, aŭ pli bone dirite ne estas diferenco inter silabo kaj vorto, do absolute ne estas la koncepto vorto. Kaj oni ne forgesu ke estas multaj lingvoj en kiuj skribsistemo estas silaba kaj ne alfabeta. En araba lingvo preskaŭ ĉiu fundamenta radiko estas trisilaba, aŭ pli bone dirite la radiko estas formata de la tri konsonantoj el la tri silaboj, kiuj poste kombiniĝas diversmaniere kun vokaloj por formi la diversajn vortojn de la radika familio: ekzemple la sumo de la konsonantoj m + l + k donas la radikon por reĝo kaj similajn vortojn.

Ĉar silabado ne funkcias same en diversaj lingvoj, tio tuŝas la manieron kiel lingvo prunteprenas fremdajn vortojn el aliaj lingvoj. Oni citas ofte la vorton el la havaja Kalikimaka nome kvinsilaba, kiu fakte imitas la anglan Christmas du silaba. La araba ne havas sentakajn silabojn (por atako vidu sube) kaj tiele konvertas aŭtomobilo en la dialekta توموبيل [tumubil].[8]

En Esperanto redakti

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, nome unu el la plej konataj gramatikoj en kaj pri Esperanto apenaŭ uzas kaj la terminon kaj la koncepton. Nur por la frazo „la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo”, kiu fakte estas nur citaĵo el la Fundamenta Krestomatio.[9]

Precize pri tiu afero de akcento Bavant pritraktas la detalan aferon "ĉu vere la plilaŭteco, kutime nomata akcento, tuŝas nur la vokalojn, aŭ ankaŭ la apudajn konsonantojn". Tiu afero tuŝas fakte pri kio temas kiam oni parolas pri silabo kaj ĉefe pri la diversaj silaboj de vorto. La Fundamento diras, ke estas pli ĝuste konsideri akcenton kiel trajton de silabo, kaj Bavant realigas kaj priskribas fonematikan eksperimenton por pruvi ke fakte tiel ĝi estas.[9]

Kvankam en la 16 reguloj de la Fundamento oni mencias nur la jam komentitan dekan regulon kaj ties aludon al la koncepto silabo. Poste tiu koncepto ne plu aperas, sed en la legadekzercoj 2a kaj 3a ja aperas la vortoj dismetitaj laŭsilabe per dividstreko, kio donas precizan konon pri ties funkciado en Esperanto.[10] El tio eblas dedukti kelkajn silabigajn regulojn, el kiuj la plej simplaj estus: Ĉiu silabo enhavas precize unu vokalon kaj se du vokalojn apartigas unu konsonanto la silabolimo situas antaŭ la konsonanto.[2] Pri la diversaj kazoj de koincido de du aŭ tri konsonantoj estas diversaj konsideroj kaj eĉ kelka kontraŭdiro, kio konfirmas la maldefinitivecon de la afero. Tamen spite tiujn malmultajn kontraŭdirojn, tiaj menciitaj reguloj ebligas por Bavant silabadi 96 % el la vortprovizo de PIV 2002.[11]

Silabado aŭ silabigo rilatas al praktika afero kia estas vortotranĉado, vortodivido aŭ eĉ vortotransporto, tio estas disdivido de vorto inter la fino de unu linio kaj la komenco de la venonta. Tiu tranĉo povas okazi ĉe la silabolimigo sed ne nur, ankaŭ eblas ĉe la limoj inter radiko, prefiksoj, sufiksoj aŭ eĉ plej malofte finaĵoj (tio estas laŭ morfemoj, kiel rekomendis Zamenhof mem).

Kiel kuriozaĵo en la studo de Bavant oni mencias rezultojn de statistika perkomputila analizo de la vortostoko de PIV 2002[12] Tie oni analizis pli ol 47 000 vortoj kun ĉirkaŭ 340 mil ĉeneroj (vokaloj aŭ konsonantogrupoj) kaj ĉirkaŭ 180 mil silaboj. Aperis ĉirkaŭ 2500 malsamaj silaboj el kiuj la plej oftaj estas: to, o, lo, no, a, ti, do, ro, ko, ta, mo, ri, li... La plej ofta fermita silabo estas kon, nome la 54-a laŭ la ĝenerala ofteco.[13]

Terminologio redakti

Krom la jam menciitaj, indas scipovi pri la signifoj de apudaj terminoj kiaj estas segmento, parolsono, silabokerno, silabofarasilabiga, kerno, atako kaj vosto kiel centra, komenca kaj fina partoj de silabo, el kiuj la sumo de kerno plus vosto igas rimon. Resilabado kaj fonotaktiko estas agadoj rilataj al komentitaj procezoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 1.
  2. 2,0 2,1 Samloke.
  3. [1]
  4. [2]
  5. [3]
  6. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝoj 4 kaj 11.
  7. [4]
  8. Cititaj el Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 15, noto 21.
  9. 9,0 9,1 Citita el Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 2.
  10. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 3.
  11. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 4.
  12. M. Bavant: Perkomputila silaba analizo de la vortprovizo de PIV 2002. [5]
  13. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 39.

Literaturo redakti

  • Bagemihl, Bruce (1991). “Syllable structure in Bella Coola”, Linguistic Inquiry 22, p. 589–646. 
  • Clements, George N.; Keyser, Samuel J.. (1983). CV phonology: A generative theory of the syllable. Linguistic inquiry monographs (No. 9). Cambridge, MA: MIT Press. ISBN 0-262-53047-3 (pbk); ISBN 0-262-03098-5 (hb)
  • (1985) “Syllabic consonants and syllabification in Imdlawn Tashlhiyt Berber”, Journal of African Languages and Linguistics 7 (2), p. 105–130. doi:10.1515/jall.1985.7.2.105. 
  • (1988) “Syllabic consonants in Berber: Some new evidence”, Journal of African Languages and Linguistics 10, p. 1–17. doi:10.1515/jall.1988.10.1.1. 


Eksteraj ligiloj redakti