Sileziaj Beskidoj (pole: Beskid Śląski, silezie: Ślůnski Beskid, germane: Schlesischen Beskiden), iam ankaŭ Teŝinaj Beskidoj, estas montara zono, kiu situas en Eksteraj Okcidentaj Karpatoj. Tiu ĉi montaro etendiĝas sur teritorio de ŝtatoj Pollando kaj Ĉeĥio, plimulto de la teritorio de Sileziaj Beskidoj troviĝas en la pola flanko. La plej altaj montoj de tiuu ĉi montaro estas Skrzyczne (1257 m s. m.), Barania Góra (1220 m s. m.) kaj en la ĉeĥa flanko Granda Ĉantorijo (995 m s. m.).

Sileziaj Beskidoj
ĉeĥe: Slezské Beskydy, pole: Beskid Śląski
montaro
Panoramo de Sileziaj Beskidoj
Oficiala nomo: Sileziaj Beskidoj
Kromnomo: Teŝinaj Beskidoj
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Historia regiono Silezio
Parto de Eksteraj Okcidentaj Karpatoj
Najbaras kun
Akvejo Olše, Vistulo
Plej alta punkto
 - situo Skrzyczne
 - alteco 1 257 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 04″ N 19° 01′ 49″ O / 49.68444 °N, 19.03028 °O / 49.68444; 19.03028 (mapo)
Areo 54,00 km² (5 400 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Sileziaj Beskidoj markitaj per ruĝa kampo
Sileziaj Beskidoj markitaj per ruĝa kampo
Sileziaj Beskidoj markitaj per ruĝa kampo
Vikimedia Komunejo: Silesian Beskids
Portalo pri Geografio

Limigo de teritorio redakti

Sileziaj Beskidoj limas okcidente kun Moraviasileziaj Beskidoj, apartiĝas ilin vala malaltaĵo konata ankaŭ kiel Jablunkova sulko, tra kies mezo trafluas rivero Olše. Sudoriente tiu ĉi montaro limas kun Żywiecaj Beskidoj, kiun apartigas fluo de rivero Soła. El la norda flanko apartigas Sileziajn Beskidojn de Malgrandaj Beskidoj rivero Bělá.

Turismo en Sileziaj Beskidoj redakti

Sileziaj Beskidoj estas el la ĉeĥa flanko proporcie malmulte vizitataj kontraŭe al la apudaj Moraviasileziaj Beskidoj. Ĉefa elirpunkto de turismaj vojoj en tiun ĉi montaron estas pentrinda cismontara municipo Nýdek. Turismaj vojoj kondukas ĉi tien ankaŭ el Třinec, Vendryně, Bystřice, Hrádek kaj Jablunkov. En Pollando tio estas banlokaj centroj Ustroń kaj Wisła, plu poste municipoj Brenna, skicentrejo Szczyrk kaj Istebna.

En Sileziaj Beskidoj komencas markita longdistanca turisma pado Ĉefa beskida magistralo  :

Montaraj kaj studentaj kabanoj en la pola parto redakti

montara kabano supermara alteco [m s. m.] bildo
Kabano PTTK sur Błatnia 891 m s. m.
 
Kabano PTTK sur Klimczok 1034 m s. m.
 
Kabano PTTK sur Przysłopie pod Baranią Górą 900 m s. m.
 
Kabano PTTK sur Równica 785 m s. m.
 
Kabano PTTK sur Skrzyczne 1250 m s. m.
 
Kabano PTTK sur Stożek 979 m s. m.
 
Kabano PTTK sur Szyndzielna 1001 m s. m.
 
Kabano sur Kozia Góra 686 m s. m.
 
Kabano sur Dębowiec 686 m s. m.
 
Kabano sur Soszow Wielki 792 m s. m.
 
Kabano sur Stecówka 760 m s. m.
 
"Kabano wuja Toma" sur montpasejo Karkoszczonka 736 m s. m.
 
Junulara ŝirmejo "Telesforówka" sur monto Trzy Kopce Wiślańskie 810 m s. m.
 
Kabaneto AKT sur Pietraszonka asi 600 m s. m.
 

Vidu ankaŭ redakti