Silická Brezová, hungare Szádvárborsa [sAdvArborŝa] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1906 la oficiala hungara nomo estis Borzova, poste pro la hungareca politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon.

Silická Brezová
hungare: Szádvárborsa
municipo
Silická Brezová
Blazono
Oficiala nomo: Silická Brezová
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Rožňava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka karsto
Situo Silická Brezová
 - alteco 429 m s. m.
 - koordinatoj 48° 31′ 57″ N 20° 29′ 05″ O / 48.53250 °N, 20.48472 °O / 48.53250; 20.48472 (mapo)
Areo 13,37 km² (1 337 ha)
Loĝantaro 166 (31.12.2010)
Denseco 12,42 loĝ./km²
Ebenaĵo Silická planina
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 11
Telefona antaŭkodo +421-58
Aŭtokodoj RV
NUTS 526231
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Silická Brezová
Retpaĝo: www.silickabrezova.ocu.sk
Portalo pri Slovakio
Parko en Silická Brezová
Fajroestingista stacio
Turisma tabulo en Silická Brezová (ruĝa turisma marko ruĝa linio)
Turisma tabulo en Silická Brezová (blua turisma marko blua linio)

Situo redakti

Silická Brezová situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Rožňava troviĝas 22 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1399 en formo "Borzua". En 1564 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1828 oni nombris 75 domojn kaj 619 homojn. En 1910 loĝis en Szádvárborsa 423 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Szádvárborsa apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Apud la vilaĝo oni minadas marmoron. En 2001 loĝis en Silická Brezová 192 da homoj, (141 hungaroj, 43 slovakoj, 4 ukrainoj kaj aliaj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Borzova naskiĝis hungara juristo Lajos Kallós.

Panoramo de Silická Brezová