Silicon Valley

subregiono en Kalifornio

Silicia Valousonangle Silicon Valley, prononco laŭ sistemo IFA [sˈɪlɪkən vˈæli], do pli-malpli [SIlikn VEli], estas la nomo de la suda rando de la Golfo de San-Francisko, en norda Kalifornio en Usono. Ĝi ampleksas la valon de Sankta Klaro, kernon de la kantono Santa Clara, kaj grandan parton de la duoninsulo de San-Francisko kaj etendiĝas proksimume de Menlo Park (sur la duoninsulo) ĝis San-Joseo. Ĝia proksimuma centro estas Sunnyvale.

Silicon Valley
regiono
technopole • subregiono [+]

LandoUsono
RegionoKalifornio

- koordinatoj37° 22′ 39″ N, 122° 4′ 3″ U (mapo)37.3775-122.0675Koordinatoj: 37° 22′ 39″ N, 122° 4′ 3″ U (mapo)

Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]

Silicon Valley (Tero)
Silicon Valley (Tero)

Silicon Valley (Kalifornio)
Silicon Valley (Kalifornio)
DEC
Silicon Valley
Silicon Valley

Silicon Valley (Tero)
Silicon Valley (Tero)

Map
Silicon Valley
Vikimedia Komunejo:  Silicon Valley [+]
vdr
Rigardo al la urbocentro de San-Joseo

La nomo redakti

La nomo Silicia Valo estis inventita de la ĵurnalisto Don C. Hoefler en la jaro 1971. Silicio koncernas la altan densecon de duonkonduktilaj kaj komputilaj firmaoj en la regiono; Valo rilatas al la Valo de Sankta Klaro.

La termino estas uzata ankaŭ por ĉirkaŭaj regionoj ambaŭflanke de la Golfo de San-Francisko, kien ekspansiis multaj el tiuj firmaoj.

Historio redakti

La lokiĝo de alt-teknika industrio okazis precipe pro du homoj, William Shockley kaj Frederick Terman.

Terman, profesoro en Universitato Stanford, opiniis, ke vasta neuzata areo apartenanta al la universitato estis perfekte taŭga por terena negocado kaj starigis programon por kuraĝigi studentojn, ke ili restu en la regiono, provizante ilin per risk-investa kapitalo. Unu signifa sukceso de la programo estis la konvinkado de du studentoj resti, nome, William Hewlett kaj David Packard. La firmao Hewlett-Packard estontis inter la unuaj "alt-teknikaj" firmaoj en la regiono, kiu ne estis en rektaj rilatoj al NASA aŭ la Usona Mar-Armeo.

En 1951 la programo estis plivastigita per kreado de Stanford Industrial Park (Industria Parko de Stanford), vico de malgrandaj industriaj konstruaĵoj, kiujn oni luis je tre malalta pago al teknikaj firmaoj. En 1954 estis starigita la programo Honors Cooperative, nun konata sub la angla nomo co-op, kiu permesis al plentempaj dungitoj partatempan studadon en la universitato por akiri akademian gradon. La unuaj firmaoj kontraktis, ke ene de kvin jaroj ili repagu la duoblan studad-kotizon de ĉiu studento, por kovri la kostojn. Meze de la jaroj 1950-aj la infrastrukturo de tio, kio estis ebligonta la kreadon de "la valo", estis ekestanta, pro la klopodoj de Terman.

Je tiu etoso iu eks-kaliforniano decidis transloĝiĝi en la regionon. William Shockley estis foririnta de Bell Labs en 1953, pro neakordo pri la maniero prezenti la transistoron al la publiko; tio kaŭzis, pro patentaj konsideroj, al flankenŝovo de lia nomo favore al liaj kunuloj-inventintoj John Bardeen kaj Walter Houser Brattain. Post eksedziĝo li revenis al Kalifornia Instituto de Teknologio, kie li estis akirinta sian bakalaŭrecon; en 1956 li transloĝiĝis al Mountain View en Kalifornio por fondi la firmaon Shockley Semiconductor kiel parton de Beckman Instruments, kaj krome por vivi pli proksime al sia maljuniĝanta patrino.

Li intencis tie plibonigi la transistoron per nova tri-elementa skemo (nun konata kiel "Ŝoklia diodo"), kiu laŭ lia opinio estis konkeronta la merkaton, sed la skemo estis konsiderinde pli malfacila por konstrui ol la "simpla" transistoro. Kiam la projekto ekhavis malfacilaĵojn, Shockley iĝis pli kaj pli paranoja. Li postulis mensog-detektilan kontroladon de la dungitaro, publikigis ties salajrojn kaj ĝenerale ĉagrenis ĉiujn. La fina guto, kiu plenigis la glason, estis furiozatako lia, kiam sekretario tranĉvundis sian fingron kaj li asertis, ke tio estis atako al li. Kiam poste estis pruvite, ke la tranĉo estis de rompita premnajleto, la malutilo jam okazis, kaj en 1957 ok el la talentaj inĝenieroj (nomitaj de li "la perfidema oko" ("Traitorous Eight"), kiujn li estis veniginta al la okcidenta marbordo, foriris kaj fondis firmaon Fairchild Semiconductor. (Oni povus opinii, ke Shockley kreis la nomon de la "perfidema oko" laŭ la fama filmo "la grandioza sepo" ("The Magnificent Seven"), sed tiu filmo estis farita nur en 1960).

Dum la sekvaj jaroj io tia ripetiĝis plurfoje; inĝenieroj perdis al eksteraj direktoroj sian influon en la firmaoj kreitaj de ili kaj tiam foriris kaj fondis proprajn firmaojn. AMD, Signetics, National Semiconductor kaj Intel komenciĝis kiel ŝosaĵoj de Fairchild, aŭ kiel ŝosaĵoj de aliaj ŝosaĵoj.

En la komencaj jaroj 1970-aj la tute regiono estis plena je duonkonduktilaj firmaoj, komputilaj firmaoj uzantaj iliajn aparatojn kaj programadaj kaj servaj firmaoj servantaj ambaŭ. Industrie uzebla spaco abundis kaj loĝado restis ankoraŭ malaltpreza. La kreskadon nutris la apero de riskinvesta industrio ĉe Sand Hill Road, kiu en 1972 komenciĝis per Kleiner Perkins; la disponebleco de risk-investa kapitalo kreskegis post la sukcesa borsa eniro (1,3 miliardoj da dolaroj) de Apple Computer en decembro 1980.

Signifaj firmaoj redakti

 
 
 
Apple Computer
 
 
 
firmao Intel en Robert Noyce-konstruaĵo
 
 
 

Miloj da alt-teknikaj firmaoj havas siajn centrojn en la Silicia Valo; jenaj inter ili estas listigitaj en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500:

Adobe | AMD | Agilent | Altera | Apple Computer | Applied Materials | BEA Systems | Cadence Design Systems | Cisco Systems | eBay | Electronic Arts | Hewlett-Packard | Intel | Intuit | Juniper Networks | Knight-Ridder | Maxtor | National Semiconductor | Network Appliance | Oracle Corporation | Siebel | Sun Microsystems | Symantec | Synopsys | Veritas Software | Yahoo!

Aliaj gravaj firmaoj kun centro en la Silicia Valo estas:

Adaptec | Atmel | Cypress Semiconductor | Google Inc. | Handspring | McAfee | Nvidia Corporation | Palm, Inc. | PayPal | Rambus | Silicon Graphics | TiVo

Kiel decas pro ĝia historio, Silicia Valo estas la hejmo de la alt-teknika super-butikega ĉeno Fry's Electronics.

Universitatoj redakti

Urboj redakti

Urboj en la Silicia Valo, laŭalfabete:

Campbell | Cupertino | Fremont | Los Altos | Los Gatos | Menlo Park | Mountain View | Milpitas | Newark | Palo Alto | Redwood City* | San Jose | Santa Clara | Saratoga | Sunnyvale | Union City

*Kvankam Redwood City ne apartenas al la regiono tradicie nomata Silicia Valo, ĝi nun iĝis rekonata de multaj kiel parto de la regiono, pro sia situo proksime ĉe Menlo Park kaj sia alta denseco je teknikaj firmaoj.


Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti