Silvaplana

komunumo de Svislando
Silvaplana
Blazono de Silvaplana
Silvaplana
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 27′ 37″ N 9° 47′ 46″ O / 46.46028 °N, 9.79611 °O / 46.46028; 9.79611 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 37″ N 9° 47′ 46″ O / 46.46028 °N, 9.79611 °O / 46.46028; 9.79611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1002
Areo 44,77 km²
Alteco 1815 m super marnivelo
Poŝtkodo 7513
Komunumkodo 3790
Mapo de Silvaplana

Pri la komunumo redakti

Silvaplana (en Esperanto ankaŭ Silvaplano, en la romanĉa lingvo Silvaplauna) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1002 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Silvaplana situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la Lago de Silvaplano, el kiu okicdente de la vialĝo elfluas la rivero Eno. Norde de la lago troviĝas la ĉefvilaĝo Silvaplana kaj sude de la lago konektita per ponto kun la ĉefvilaĝo la vilaĝo Surlej. La vilaĝo Champfèr ĉe la orienta fino de la lago estas politike dividita inter Silvaplana, al kiu apartenas la parto okcidente de la rojo Ova da Suvretta, kaj Sankta Maŭrico, al kiu apartenas ties orienta parto.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Silvaplana limas en nordo al eksklavo de la komunumo Bever GR en Supra Valo Bever, en oriento al Sankta Maŭrico, en sudoriento al eksklavo de Samedan, en sudokcidento al Sils im Engadin/Segl, kaj en nordokcidento al Bivio.

Trafiko redakti

En Silvaplana kuniĝas la kantona ĉefvojo n-ro 27 tra Engadino kun la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Koiro tra Albulopasejo kaj Silvaplana al Malojopasejo kaj Chiavenna en Italio. Per poŝtaŭtolinioj al Chiavenna, Sankta Maŭrico, Samedan, Thusis kaj Koiro, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj redakti

Ĝis en la 19-a jarcento la ĉefa lingvo en Silvaplana estis la romanĉa. Ek de tiam almigris germanlingvanoj kaj samtempe romanĉlingvanoj forlasis la lokon. En 1880 73,3% de la loĝantaro parolis la romanĉan. 100 jarojn poste dum la popolnombrado de 1980 26,20% indikis kiel ĉeflingvo la romanĉan, dum jam 43,80% estis germanlingvanoj kaj 17,47% parolis la italan. Dum la popolnombrado de 2000 la romanĉa lingvo kun nur ankoraŭ 10,62% troviĝis nur ankoraŭ sur la tria loko, dum 65,94% estis germanlingvanoj kaj 15,88% itallingvanoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la preĝejo Sankta Maria en Silvaplana datiĝas el la jaro 1356. Dum mezepoko la ĉefa setlejo de Silvaplana estis Surlej. La vilaĝo Surlej tamen komplete detruiĝis per ŝlimlavangoj en la jaroj 1772 kaj 1793 kaj granda parto de la loĝantaro fuĝis al la hodiaŭa ĉefvilĝo Silvaplana. Silvaplan formis parton de la tribunalkomunumo Sur Funtauna Merla. Post la administracia reformo de la jaro 1851 estis kreita la hodiaŭa komunumo en la komunumaro Supra Engadino de la distrikto Malojo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti