Silvio VASCONCELOS da SILVEIRA RAMOS ROMERO [SILviŭ vaskonSEluz dasilVEJra RAmus hoMEru] (La 21-a de aprilo 1851, en Lagarto - La 18-a de julio 1914, en Rio-de-Ĵanejro) estis kritikisto, verkisto, folkloristo, polemikisto, profesoro kaj historiisto pri Brazila literaturo.

Silvio Romero
Persona informo
Naskonomo Sílvio Vasconcelos da Silveira Ramos Romero
Naskiĝo 21-an de aprilo 1851 (1851-04-21)
en Lagarto
Morto 18-an de junio 1914 (1914-06-18) (63-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculdade de Direito do Recife vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoadvokatoverkisto • literaturkritikisto • politikisto • eseisto • poeto • historiistofilozofo • politikologo • sociologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esperanto redakti

Famega aŭtoro en Brazilo, li subtenis Esperanton en frua 20-a jarcento, kvankam li mem ne estis esperantisto. Komence li kontraŭis la Esperantan aferon kaj en 1907 li verkis lerterartikolon en kiu komparis Esperanto al birdkaptilo. Poste, li sanĝis sian opinion, li ne nur nutris simpation al la Internacia Lingvo, sed eĉ afable akceptis esti la oficiala oratoro de la 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora, 1911.