La simetritemporenkonta minuto estas karakterizilo de trafik-linio kun takta horaro. Ĝi estas la tempo, kiam du kontraŭaj trajnoj (aŭ busoj) renkontas unu la alian. Ĉar la taktoj ordinare estas entjeraj onoj de du horoj, sufiĉas indiki la minuton de la renkonto.

Fervoja reto en hora ciklo, kun simetrio je la minuto 0

La nomo "simetritempo" devenas de la fakto, ke en ĉiuj stacioj la ekveturtempoj en la du direktoj estas simetriaj ĉirkaŭ tiu tempo: Se en unu direkto la trajnoj veturas x minutojn antaŭ la simetritempo, en la alia ili veturas x minutojn post ĝi. Tio faciligas al vojaĝantoj kalkuli la tempon por la revojaĝo.

Estas utile, se en trajna reto ekzistas unueca simetritempo por ĉiuj linioj. Ĝi ne nur estas facile memorebla, sed ankaŭ certigas, ke la transiraj tempoj inter trajnoj egalas en ambaŭ direktoj.

Du-hora takto havas unu solan renkontan minuton en ĉiu horo. Pli densaj taktoj havas plurajn: en unu-hora takto la trajnoj interrenkontas dufoje hore, ĉe duonhora kvarfoje ktp.

Renkontaj minutoj en Eŭropo redakti

En 1970/71 Nederlando enkondukis unu-horan takton kun la renkontaj minutoj 16 kaj 46. En 2007 ĝi ŝanĝis al la minutoj 0 kaj 30 por esti pli proksima al la praktiko en najbaraj landoj. Ankaŭ Belgio uzas tiujn ĉi minutojn.

Aŭstrio, Germanio kaj Svislando uzas la simetrian minuton 58½ (kaj 28½ ktp.). La celo de tiu ĉi elekto estas, ke unutrakaj linioj renkontiĝu tiuminute en stacioj kaj tie ekveturu je la plena (duona) horo. Kelkaj najbaraj landoj transprenis tiun regulon, almenaŭ sur ĉelimaj linioj.

Eĉ ene de landaj retoj tamen foje ekzistas malsamaj simetritempoj. Tio kaŭzas, ke la transiraj tempoj inter du linioj povas esti tre malsamaj inter la du direktoj.

Utileco de konstanta simetritempo redakti

Kiel dirite simetritempo unueca kaj konstanta ebligas pli bonan interligon de linioj kaj faciligas al pasaĝeroj memori la horarajn tempojn. Aliflanke la unueca simetritempo estas aldona restrikto al la horara planado, kaj sur linioj kun malgranda kapacito povas esti bonaj kialoj devii de la unueca renkonta minuto, por pli bone ekspluati la ekzistantan kapaciton. Tiel estas precipe por unutrakaj linioj.

En iuj unutrakaj linioj, kie la distanco inter renkontaj stacioj ne taŭgas por la takto, oni konstruis preterpasejojn inter stacioj, tie, kie la trajnoj alvenas je la renkonta minuto.