Simon Marius

germana matematikisto, kuracisto, astronomo kaj kalendarfaristo

La matematikisto, kuracisto, astronomo kaj kalendarfaristo Simon Mayr (1573 – 1624) el Gunzenhausen, Germanio, kiu nomis sin mem Marius, estis kortega matematikisto de la margrafoj en Ansbaĥ. Samtempe kiel Galileo Galilei li malkovris la lunojn de Jupitero, sed nur post tiu publikigis tion, sekve Galileo akuzis lin pro plagiato. Hodiaŭ estas klare, ke Marius malkovris la jupiterajn lunojn tute sendepende de Galilei kaj ke liaj observoj parte estis pli ekzaktaj. Jam dum lia vivo oni akceptis, ke li malkovris la Andromedan galaksion, kvankam ĝi estis jam konita de mezepokaj araboj.

Simon Marius bildigita en la verkaĵo Mundus Iovialis

En 2014 la Nurenberga Astronomia Societo okaze de la 400-jariĝo de la publikado kreis plurlingvan portalon, ankaŭ en Esperanto, en kiu troveblas ĉiuj konataj dokumentoj de kaj pri Simon Marius.

Eksteraj ligiloj redakti