Simon Newcomb

usona astronomo

Simon NEWCOMB (naskiĝis la 12-an de marto 1835 en Wallace (Kanado)); mortis la 11-an de julio 1909 en Vaŝingtono (Usono)) estis kanada astronomo, kiu kreis tabelojn por elkalkuli la movon de astroj kaj ilian pozicion en indikita tempo.

Simon Newcomb
Persona informo
Simon Newcomb
Naskiĝo 12-an de marto 1835 (1835-03-12)
en Wallace
Morto 11-an de julio 1909 (1909-07-11) (74-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco KanadoUsono vd
Alma mater Universitato Harvard • Harvard School of Engineering and Applied Sciences vd
Subskribo Simon Newcomb
Familio
Patro John Burton Newcomb vd
Infanoj Josepha Newcomb Whitney • Anita Newcomb McGee vd
Parencoj Hassler Whitney vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • ekonomikisto • romanisto • universitata instruisto • sciencfikcia verkisto • verkisto vd
Laborkampo astronomiomatematikoekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Benjamin Peirce vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filo de geinstruistoj jam kiel infano montris eksterordinaran kapablon por matematiko: kvarjara li adiciis kaj multiplikis dum horoj nur por amuzo, sepjara li jam kalkulis kubajn radikojn. Pro delikata sanstato li ne frekventis lernejon, sed liaj gepatroj instruis lin kaj li legis ĉiun disponeblan libron.

Kiel 16-jarulo li fariĝis metilernanto de drogherba kuracisto, sed post du jaroj li forkuris al Calais kaj dum tri jaroj vivtenis sin kiel instruisto kune kun la patro. Samtempe li plu daŭrigis sian memstudadon, interesiĝis pri gramatiko, ekonomio, geometrio, ellernis la francan lingvon aŭtodidakte. Dum sia restado en Maryland li konatiĝis kun grava fizikisto Joseph Henry, el kies nomo devenas la internacia unuo de induktanco, kaj tiu, rimarkinte lian matematikan talenton, rekomendis lin kiel kalkuliston en la Mar-almana oficejo, kiu estis en Cambridge apud Bostono, kie troviĝas ankaŭ Universitato Harvard.

En 1857 li fariĝis kalkulisto de planedaj pozicioj kaj studento de matematiko de la Universistato Harvard kaj diplomiĝis kun laŭdo. En 1861 li fariĝis Profesoro de Matematiko ĉe la Mararmea Observatorio en Vaŝingtono kaj poste Direktoro de la Almanaka Oficejo. En la ĉefurbo li restis ĝis emeritiĝo en 1897.

Sen komputiloj, nur per krajono, li kapablis elkalkuli poziciojn de astroj eĉ post jarcentoj. Lia metodo estis agnoskita en 1896 en Pariza konferenco de astronomoj el multaj landoj kaj konfirmita en 1950 dum simila konferenco.

Newcomb direktis la desegnadon kaj instaladon de nova refrakta teleskopo, artikolis pri astronomio, matematiko, edukado, ekonomio, filozofio kaj psikologio, verkis librojn fakajn kaj popularigajn.