PÉCHI Simon (peĉi) estis hungara kanceliero de Transilvanujo, unu el ĉefdisvastigantoj de sabatista religio. Li naskiĝis en Pécs ĉirkaŭ 1570 kaj mortis ?, ĉirkaŭ 1642.

Biografio redakti

Simon Péchi studis en unitariisma kolegio de Koloĵvaro. Dum sia lernejestreco en Székelyszenterzsébet li interkonatiĝis kun András Eőssi kaj akceptis religiprincipojn de sabatistojsabatarianoj. Eőssi adoptis lin filo kaj sendis lin eksterlanden por studivojaĝo. En 1599 hejmenveninte, li ricevis postenon en la regantkortego. Jam dum Stefano Bocskai li laboris en kancelierejo kaj dum regado de Gabrielo Bethlen li estis kanceliero. Sed en 1621 pro nekonataj kaŭzoj li perdis la favoron de la reganto, eĉ suferis malliberejon. En 1624 elliberiĝinte el kaptiteco, li retiriĝis al Székelyszenterzsébet kaj li agadis por disvastigi la sabatistan religion. Pro tio Georgo Rákóczi la 1-a en somero de 1638 kaptigis lin kaj nur post kiam li konvertiĝis reformito lasis lin libera en majo 1639. Li verkis plurajn sabatistajn psalmojn kaj religiajn verkojn, sed tiuj dum lia vivo ne aperis.

Verkoj redakti

  • Péchi Simon Psalteriuma (Bp., 1913);
  • Péchi Simon Szombatos imádságos könyve (Bp., 1914).

Bibliografio redakti

  • Kohn Sámuel: A szombatosok…különös tekintettel P. S….életére és munkáira (Bp., 1889).
  • Jókai Mór: Egy az Isten (romano, 1877).
  • Kovács András: Vallomás a székely szombatosok perében (1981, Bp. 1983).