Simone Veil

franca politikistino
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Simone Weil.

Simone VEIL, patronomo Simone JACOB (naskiĝis la 13-an de julio 1927 en Nice (Alpes-Maritimes), mortis la 30-an de junio 2017 en Parizo) estas franca politikistino (UDF).

Simone Veil
Persona informo
Simone Veil
Naskonomo Simone Annie Jacob
Naskiĝo 13-an de julio 1927 (1927-07-13)
en Nico
Morto 30-an de junio 2017 (2017-06-30) (89-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioBelgio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Pariza Fakultato de Juro vd
Partio Unuiĝo por la Franca Demokratio vd
Subskribo Simone Veil
Familio
Patro André Jacob vd
Patrino Yvonne Steinmetz vd
Gefratoj Denise Vernay • Madeleine Jacob • Jean Jacob vd
Edz(in)o Antoine Veil vd
Infanoj Jean Veil • Pierre-François Veil • Claude-Nicolas Veil vd
Profesio
Okupo politikisto • magistrato • advokatoaŭtoro vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elsaviĝinta de la Holokaŭsto, Simone Veil iĝis ministro pri Sano en 1974 kaj pro tio ŝi adoptigis la leĝon nomatan Loi Veil rajtigantan en Francio la aborton en decembro 1974 (la promulgo okazas la 17an de januaro 1975). De 1979 ĝis 1982, ŝi estas ankaŭ la unua ina prezidanto de la Eŭropa Parlamento elektita je universala voĉdonado. Ŝi estas membro de la Franca Akademio ekde novembro 2008.

Biografio redakti

Infaneco redakti

En 1922, André Jacob edziĝas kun Yvonne Steinmetz en Parizo. Li forlasas la ĉefurbon por Nice, post du jaroj. Simone Jacob estas la lastnaskita filo de familio de ses infanoj, el kiuj nur kvar elsaviĝis : Madeleine, Jean, Denise kaj Simone. La patro estis modesta arkitekto, kaj la patrino okupiĝis pri siaj infanoj, poste pri infanoj, kies gepatroj spertas gravajn financajn malfacilaĵojn sekve de la ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj.

En 1940, unu jaron post la militdeklaracio la 1-an de septembro 1939, la infanoj Jacob estis senditaj apud Carcassonne, kie ili restadis kun onklo kaj onklino. Reveninte al Nico, la familio suferis la progresivan segregacion de kontraŭjudaj leĝoj. La danĝero evidentiĝis ekde septembro 1943, kiam la germana okupantaro prenis la kontrolon de tiu regiono anstataŭ la italoj.

La deportado redakti

Dum kontrolo farita sur la strato fare de SS, Simone Jacob, alnomata Jacquier, estis arestita la 30-an de marto 1944 en Nico (ŝi loĝis ĉe sia profesoro pri klasikaj beletristikoj, Sinjorino de Villeroy). Sekvantajn horojn, ŝia familiaro gastita, malgraŭ la riskoj, de pluraj paroj de nicaj konatuloj kaj geamikoj, estas arestita de la Gestapo (la amiko irante kun ŝi, sensingarde, estis verŝajne observita, kiam je la peto de Simone, li provis antaŭaverti ŝian familion). Ŝi estis kondukita al la Hotelo Excelsior, germana ĉefkvartiro, uzata ĉi-okaze, kiel loko de loka regrupiĝo de judoj antaŭ ilia foriro al Drancy. Aliflanke, ŝia fratino Denise, deknaŭ-jaraĝe enirinte en reton de la Franca rezistado en Lyon, estis arestita en 1944, kaj deportita al Ravensbrück el kie ŝi revenis. Simone transitis tra la koncentrejo de Drancy. Ŝia patro kaj ŝia frato Jean estis deportitaj al Litovio por tie laboradi. Ŝi ne revidis ilin kaj ne konis ilian sorton. La 13-an de aprilo 1944, t.e. du semajnojn post sia aresto, Simone, ŝia patrino kaj ŝia fratino Madeleine (alnomata Milou) estis senditaj de Drancy (trajno N° 71) al la koncentrejo de Aŭŝvico-Birkenau, kie ili alvenis la 15-an de aprilo vespere.

Militkaptito francparolanta konsilis al ŝi anonci sin pli aĝa ol dek ok jaroj por pasigi la selektadon kaj eviti la ekstermon. Ŝi ricevis la matrikulon 78651, kiu estas tatuita ĉe ŝia brako. Tiam la laboro konsistis en « elŝargô de grandegaj ŝtonoj el kamionoj » kaj « fosado de tranĉeoj kaj platigado de la grundo ». En julio 1944, kun sia patrino kaj sia fratino, ŝi estis translokita al Bobrek, je kvin kilometroj de Birkenau. Iom antaŭ la liberigado de la koncentrejo de Aŭŝvico la 27-an de januaro 1945, la germanoj forkondukis siajn kaptitojn en morto-marŝon ĝis la koncentrejo de Bergen-Belsen, kie ŝi laboris en la kuirejo. Ŝia patrino mortis pro tifo la 15-an de marto 1945. Ŝia fratino Madeleine, ankaŭ trafita, estas apenaŭ savita danke al la alveno de Aliancanoj. Bergen-Belsen estis liberigita la 15-an de aprilo 1945. Ŝi revenis al Francio la 23-an de majo 1945. Simone, Madeleine kaj ŝia alia fratino Denise (varbigita en la Franca rezistado) estis la tri elsaviĝintoj de sia familio, ĉar ŝia patro kaj ŝia frato ne revenis el la koncentrejoj.

La magistrateco redakti

El la tuta Akademio estante la ununura, kiu sukcese trapasis la bakalaŭran ekzamenon en marto 1944, la antaŭtagon de sia arestado, ŝi enskribiĝis en 1945 en la jura Fakultato kaj en Institut d'études politiques (IEP) de l'Université de Paris kie ŝi renkontis Antoine Veil, estonta inspektisto de financoj, kun kiu ŝi edziniĝis la 26an de oktobro 1946. Ili havis tri filojn, el kiuj unu subite forpasis, Jean, poste advokato pri aferoj, naskiĝinta en 1947, Nicolas naskiĝinta en 1948 kaj Pierre-François en 1954.

Provizita de sia licenco kaj de sia diplomo de IEP, ŝi rezignis sian antaŭviditan advokatan karieron por eniri en la magistratecon, kie ŝi kondukis sian karieron ĝis majo 1974.

Ministro pri sano 1974-1979 redakti

Post la elektado de Valéry Giscard d'Estaing ĉe la prezidenteco de la Respubliko, ŝi iĝis ministro pri Sano en la registaro de Jacques Chirac, posteno kiun ŝi konservis dum la sinsekvaj registaroj de Raymond Barre ĝis julio 1979.

Pro tio, ŝi estis verkestro de la adopto fare de la parlamento de la leĝprojekto rilata al la libervola ĉesigo de gravedeco (IVG), kiu malpunigas la aborton. La teksto ekvalidis la 17-an de januaro 1975. Ŝi iĝis kaj longtempe restis la politika eminentulo plej popole ŝatata en Francio.

Prezidanto de la Eŭropa Parlamento redakti

En junio-julio 1979, ŝi forlasis la registaron por, je la peto de Valéry Giscard d’Estaing, ĉefkonduki la liston Union pour la démocratie française (UDF) dum la unuaj eŭropaj elektadoj laŭ Universala voĉdonrajto. Danke al la venko de centrista partio, ŝi iĝis la unua ina prezidanto de la Eŭropa Parlamento (la 19-an de julio 1979). Ŝi ricevis la Karola Premio en 1981. Ŝi okupis la postenon ĝis la komenco de la jaro 1982 (nevortigita konsento inter la grupoj de « turniĝanta » prezidanteco je la duonmandato).

En 1984, kun Jacques Chirac, ŝi trudis al la opoziciularo ununuran liston por europaj voĉdonadoj je la eŭropaj elektadoj. Ŝia listo atingis pli ol 43% el voĉdonoj.

En opozicio fronte al maldekstraj registaroj redakti

 
Simone Veil (1988).

Je la komenco de 1990, ŝi kvalitigis « neakceptebla » la kreadon de policaj informadikaj sliparo] deciditan de la registaro de ĉefministro Michel Rocard[1]. La projekto estas forlasita en marto 1990[2].

Ministro pri socialaj Aferoj, pri Sano kaj Urbo, 1993-1995 redakti

En marto 1993, ŝi estis nomunita ŝtatministro, ministro pri Socialaj Aferoj, pri Sano kaj Urbo en la Ministraro de Édouard Balladur. Ŝi okupis tiun postenon ĝis majo 1995. Instalado de PAC por la alilandaj kuracistoj laborantaj en Francio (PADHUE), poste membro de Altkonsilio por socianigado.

Membro de la konstitucia Konsilio redakti

Ŝi estis membro de la Konstitucia Konsilio de Francio de marto 1998 ĝis marto 2007.

En 2005, ŝi alvokis voĉdoni "jes" en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio la 29-an de majo, provokante polemikon pri la akordigebleco de ŝia engaĝiĝo kaj ŝia ĉeestanteco en la konstitucia Konsilio.

Agadoj ekde marto 2007 redakti

La 8-an de marto 2007, okaze de la internacia tago de virinoj kaj ĵus liberigita de sia devo pri rezervo ligita al sia mandato kiel membro de la Konstitucia Konsilio de Francio, ŝi anoncis sian decidon : ŝi subtenis Nicolas Sarkozy por la prezidenta elektado de 2007. Malgraŭ tio, ŝi konservis sian opinian liberecon. Je la anonco de kreado de ministerio pri enmigrado kaj pri nacia identeco fare de la kandidato de UMP se li estos elektita, ŝi respondis, ke ŝi estus preferinta ministerion « pri enmigrado kaj integrado ». « Mi tute ne ŝatis tiun tre dubasencan formulon », deklaris ŝi en intervjuo al gazeto Marianne[3]. Ŝi aldonis, ke tiu ideo estas « pli grava ol nesingardo », en intervjuo al monata gazeto Tribune juive ("juda tribuno") en aprilo 2007. Tamen ŝi daŭre subtenis Nicolas Sarkozy. Ŝi adresis multajn kritikojn al la centrista kandidato UDF François Bayrou : « Bayrou reprezentas nur sin mem » en la gazeto Le Figaro, la 8-an de marto 2007. Ŝi deklaris : « Nicolas estas afabla. Povas esti, ke li estas kruda en siaj esprimoj, sed la homoj ne pravas dubi pri lia humaneco. Li estas fidela amiko. Laŭ mi, tio estas grava. Kiam oni elektas prezidenton, oni emas iun kun tiuj kvalitoj. Tio ne ĉiam estas la kazo.»

La 15-an de februaro 2008, kiel honora prezidanto de la Fondaĵo por la memoro de la Holokaŭsto, Simone Veil kontraŭstaris la projekton de la prezidento Nicolas Sarkozy konfidi la memoron de franca juda infano mortinta en la Holokaŭsto al ĉiu dekjara lernanto : « Tio estas neimagebla, nedefendebla, drama kaj precipe nejusta.».

La 9-an de oktobro 2008, Simone Veil prezentis sian kandidatecon al la Franca Akademio por la seĝo de Pierre Messmer[4]. La 20-an de novembro 2008, ŝi estis elektita per 22 voĉdonoj el 29.

Notoj redakti

  1. Bernard Gorce et Solenn de Royer, artikolo "Le fichier Edvige, protection ou menace pour les libertés ?", en la gazeto La Croix, la 8-an de septembre 2008, konsultita la 24-an de septembro 2008
  2. Isabelle Mandraud, artikolo "Edvige: de Michel Rocard à François Fillon, les pérégrinations du fichier des RG", en la gazeto Le Monde, la 9-an de septembro 2008, konsultita la 24-an de septembro 2008
  3. En gazeto Marianne, 17-a gis 23-a de marto 2007
  4. (france) Retejo de la Akademio

Vidu ankaŭ redakti

Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste: 
19791982Piet Dankert