Simul stabunt vel simul cadent (juro)

La latina esprimo simul stabunt vel simul cadent (ankaŭ uzata en aliaj variantoj, kiel aut simul stabunt, aut simul cadent aŭ, simple, simul stabunt, simul cadent, k.t.p.) signifas laŭlitere kune ili estos, aŭ kune ili falos.

Ĝi estas nuntempe uzata, plejfoje en juraj studoj, por indiki la kazojn en kiuj postveninta kondiĉo havas, kiel aŭtomata konsekvenco, la samtempan finon de alia, kaj reciproke.