Simulado estas metodo uzata de sciencisto, inĝeniero, militisto ktp por studi iun sistemonprocezon per eksperimentado super ties modelo aŭ simulilo programita tiel, ke ĝi ebligas variigi diversajn parametrojn de studata fenomeno.

Simulado de ondo per la programo Blender

Simulado estas uzata en situacioj, kiam eksperimentado super objekto reala estas malebla (ekz-e kiam oni studas evoluon de galaksioj) aŭ tro multekosta (ekz-e ĉe trejnado de piloto per simulilo aŭ planado de milita operacio) aŭ malakceptebla etike.

Veturil-simulilo

Ĉe simulado oni ofte strebas kiel eble plej bone prezenti certajn aspektojn de simulata realo, kiuj estas utilaj aŭ interesaj por la celata tasko (ekzemple kadre de simuladaj videoludoj).

Simuladon oni povas fari kun aŭ sen komputilo. Hodiaŭ oni kutime uzas simuladon perkomputilan.

Ligna rajd-simulilo dum la unua mondmilito

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti