Sinagoga placo de Hajdelbergo

En la sinagoga placo de Hajdelbergo - germane Heidelberger Synagogenplatz - situis la urbocentra sinagogo de la historia rezideja kaj universitata urbo Hajdelbergo. Kiel multaj aliaj samspecaj historiaj konstruaĵoj, ĝi estis forbruligita la 10-an de novembro 1938 kadre de la pogromoj de novembro 1938. La preĝejo estis planita fare de la arkitekto Hermann Behaghel kaj starigita en 1877 kaj 1878, post kiam la antaŭe kiel urba juda centro uzita domo „Zur blauen Lilie“ iĝis tro malgranda por la urba juda komunumo.

la sinagoga placo de Hajdelbergo
memorŝtono

La memorejo de la en 2001 novdezajnita sinagoga placo nun en la pavimo per blanka marmoro montras la lokon de la fundamentaj muroj de la sinagogo. Griza granito montras la eksajn fenestrojn kaj la enirejan pordegon. Dek du sabloŝtonaj kuboj memorigas pri la dek du triboj de Izraelo kaj simboligas la eksajn sinagogajn sidlokojn.