Sincitio
plurnuklea ĉelo
En biologio, sincitio[1] (latine syncytium) estas plurnuklea ĉelo, kiu kreiĝas per kunfandiĝo de ununukleaj ĉeloj.[2]
Ekzemploj redakti
Animaloj redakti
La plej familiara ekzemplo de sincitioj estas muskolaj ĉeloj. La fibroj de skeletaj kaj kardiaj muskoloj estas sincitioj, formitaj per la kununuiĝo de miloj da muskolĉeloj.
Plantoj redakti
Sincitioj ankaŭ troviĝas en plantoj, interalie en la disvolviĝanta endospermo.
Aliaj vivuloj redakti
Sincitioj ankaŭ troviĝas en fungoj, ameboj, ktp.
Patologia sincitio redakti
Sincitioj formiĝas kiel simptomo de kelkaj virusaj infektoj — interalie, HIV, SARS-CoV-2, ktp.
Referencoj redakti
- ↑ sinciti/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Daubenmire, R. F. (1936). “The use of the terms coenocyte and syncytium in biology”, Science (en) 84 (2189), p. 533–534. doi:10.1126/science.84.2189.533.