Sinderezo, ankaŭ en la varianto sinterezo, devenas el la greka lingvo συν (=kun) kaj συτήρησιν (= vido) el “τηρέω”, verbo signifanta “vidi, observi, fiksi la rigardon”: do, ankaŭ en la direkton de si mem, de sia eno. Sinderezo indikas prudenton aŭ moralan senton de la konscienco kiu distingas la bonon el la malbono.

Sankta Hieronimo en sia studĉambro, de Domenico Ghirlandaio

Sinderezo kunlimas sed ne identas kun la natura morala leĝomorala konscienco: tiuj ĉi estas amplekso de normoj jam posedita de la intelekto, tiu estas la kutima inklino trovi kaj apliki tiujn preceptojn.

Temas do ne pri specifa fakulto sed pri vesto (latine: habitus) de la animo, kvazaŭ psika vesto kreita de la ripetado de la samaj agoj.

Laŭ Sankta Hieronimo en la verko Komento pri Jeĥezkel (I,c. I), sinderezo estus tiu parto de la animo alimaniere difinita konscienco: Nome, ĝi ebligas ke la homo havu memkonscion, kapablu sin ekzameni. En ĝi li vidas “spontanan emon distingi la bonon el la malbono, memdirektiĝon al tio kio ĝin konservas, favorante per tiu ekzercado ankaŭ sian konservadon.

Laŭ Tomaso de Akvino, la sinderezo esprimas la emon kunnaskan de la homa animo al la bono kaj reĵeto de la malbono[1]. El la sinderezo, do, dependas la kapablon de la homo deziri kaj senti konsciencriproĉon pro la malbono plenumita.

La tuta skolastikismo kutime sekvas tiun difinon de Sankta Tomaso kiu igas la sinderezon scintilla coscientiae, (= fajrero de la konscienco); sed proksimume sur la sama difino spekulativas ankaŭ la skolastukuloj de la Platoniĝanta skolo kiel Sankta Bonaventura, laŭ kiu sinderezo krom intelekta preteco en la aplikado estas ankaŭ vola aplikado.

Tiu emon al la deziro pri la morala bono, konstante ĉeesta en la homa konscio, la skolastikaj teologoj, kaj foje ankaŭ hodiaŭ, atribuas al la fakto ke la origina peko (kiu ajn ĝi estu) kune kun la aktualaj pekoj) ne tenebrigas la tutan homan animon: ia emo al la bono daŭrigas altiri la konsciencon.

Moderna aŭtoro (unu por multaj) difinas la aktivan emon al la bono de la konscienco per la termino “sinderezo”. Temas pri Jacques Bénigne Bossuet (Jacques Bénigne Bossuet (Traktado pri la scio pri Dio kaj pri si mem ĉap.1 par.7).

La termino ‘sinderezo’ ne estas uzata en la modernaj filozofioj aŭ pro tio ke oni ne interesiĝas pri la strukturo de la homa konscienco aŭ por ke tiu nocio kunfandiĝas en tiujn pli ĝeneralajn de morala konscienco aŭ natura morala leĝo, aŭ pro tio ke estas neata ĝia ekzisto mem.[2]

Notoj redakti

  1. (Summa theologica 1,1 q.94, art.1)
  2. Voĉo sinderesi en Enciclopedia Garzanti di Filosofia, Garzanti, Milano 1981

Bibliografio redakti

  • S.Tommaso, Il male, Milano, Rusconi,1999,
  • Graziano Bongiorno,Sinderesi e coscienza nel pensiero di San Tommaso d'Aquino: contributi per un "ri-dimensionamento" della coscienza morale nella teologia contemporanea, Editions Universitaires. 1996.
  • Katolikaj enciklopedioj:

Eksteraj ligiloj redakti

  • [4][rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti