Sinestezio

Sinestezio (el la greka σύν syn = kun , αἴσθησις aisthēsis = sensaco) estas neŭrologia fenomeno en kiu du aŭ pluraj sensoj asociiĝas. Homoj kiuj anoncas pri tio nomiĝas sinesteziuloj. Ekzemple en iuspeca sinestezio nomita sinestezio grafemo-koloroj, la literoj kaj la nombroj povas esti sentitaj kiel koloritaj. En alia tipo nomita "numera sinestezio" la nombroj estas aŭtomate kaj sisteme ligitaj al pozicioj en la spaco. En alia tipo nomita "sinestezio de vica/lingvistika personigo", la nombroj, semajntagoj, monatoj pensigas pri personoj. En aliaj tipoj la muziko kaj aliaj sonoj povas esti sentitaj kiel koloraj, aŭ havantaj apartan formon. Sinestezio implikanta formojn kaj kolorojn estas relative ofta, dum tiu implikanta gustojn kaj odorojn estas malofta.

La ekzemplo kiu montras kiel sinesteziulo asociigas koloron al leteroj kaj numeroj.
Eksperimento montranta fenomenon de sinestezio. Pensu pri kia formo vi nomus "Buba" kaj kiun "Kiki"? (Alklaku la bildon por detala klarigo)

Sinestezio estas ofta parolfiguro en literaturo, ĉefe en poezio, ĉar foje la aŭtoro bezonas esprimi nefacile klarigeblan senton kaj uzas la kunigon de du sentoj kaŭzitaj de diferencaj sensoj por proksimume komuniki sian imagosenton (ekzemple "la dolĉo de via rigardo") aŭ aldono de sensosento al abstrakta koncepto (ekzemple "via dolĉa spirito"). Tre ofte tiuj sinestezioj estas uzataj ankaŭ en ĉiutaga parolmaniero (ekzemple "malmola sinteno", "milda muziko", ktp.).

Ekzemplo de sinestezi-ema poeto estis Christine Busta kaj Daniel Tammet.