Sinjoro de Mirakloj

Sinjoro de Mirakloj (Hispana lingvo: Señor de los Milagros de Nazarenas) estas murpentraĵo de Jesuo Kristo kiu estas honorita en Limo, Peruo. Ĝi estas ĉefe katolika festado en Peruo kaj unu el la plej grandaj procesioj ĉirkaŭ la mondo.

Sinjoro de Mirakloj - Kirko de Las Nazarenas en Limo (Peruo)

Ankaŭ konate kiel "nigra Kristo " aŭ "Kristo de Pachacamilla", sur tiu murpentraĵo prezentiĝas la krucumita nigra Jesuo. Super la kruco estas la Sankta Spirito kaj dio La Patro. Sube kaj dekstre de Jesuo estas lia patrino, la Virgino Maria kun ŝia koro alenita per lanco de malĝojo kaj al ŝi rekte ĉe la piedo de la kruco estas Maria Magdalena.

Ĝi estis pentrita fare de nigra sklavo en la 17-a jarcento.

Ĉiun jaron, en oktobro, centoj da miloj de fideluloj de ĉiuj rasoj kaj ekonomiaj fonoj festas la Sinjoron de Mirakloj en religia procesio tra la stratoj de Limo. La bulvardoj estas vestitaj per purpuro por festi la 18, 19 kaj 28-an de oktobro al Sinjoro de Mirakloj lian ĉiujaran procesion tra la stratoj de Limo.

Ĝia nomo originis de masiva sismo de la 17-a jarcento, kiu detruis la plej grandan parton el la grandurbo forlasante nur tiun murpentraĵon starante supren.

Sen dubaj la sismoj travivitaj fare de Limo, Peruo dum la 17-a kaj 18-an jarcentojn kontribuis al la komenco, la kresko kaj la solidiĝo de sindona kultado al la murpentraĵo konata kiel Sinjoro de Mirakloj.

Eksteraj ligiloj redakti