Sinopo (luno)

Neregula satelito de Jupitero
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sinopo.

Sinopo estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.

Sinopo
Natura satelito  de Jupitero (IX)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero IX[1],
Nomita laŭ Sinope vd
Malkovro
Malkovrinto Seth Barnes Nicholson[1]
Dato de malkovro 21-a de julio 1914[1]
Loko de malkovro Observatorio Lick[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 368 614 km[2]
Discentreco 0,2685
Klinangulo 153,976° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 729,80 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 38 km (averaĝe)
Maso
- Denso
7,5 × 1016 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 17[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita[3] la 21-an de julio 1914 de Seth Barnes Nicholson, en la Observatorio Lick sur la Monto Hamilton, (Kalifornio - Usono).

Ĝi tiam ricevis nur nomon Jupitero IX. Ĝi neniam ricevis maldaŭran nomon: tiu noma sistemo ne tiam ekzistis.

Nomo redakti

La 7-an de oktobro 1975, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Sinopo, (greke; Σινώπη: Sinope)[5]. En la helena mitologio, Sinopo estis nimfo amata de Zeŭso, kiu sukcesis sin rifuzi al li.

Orbito redakti

La orbito de Sinopo similas tiujn, de la anoj de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Tamen, ĝia koloro estas pli ruĝa ol la ceteraj pazifaaj lunoj, kaj ĝia transruĝa spektro similas tiujn de la D-tipaj asteroidoj; pli griza, Pazifao similas C-tipan asteroidon. Pro tio, Sinopo povus esti objekto sendepende kaptita de Jupitero.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti