Siphonops paulensis

La cecilio de Boettgersenkrurulo de Sanpaŭlio, Siphonops paulensis, estas specio de cecilio (senkrurulo) de la familio de Sifonopedoj. Ĝi troviĝas en norda Argentino, Paragvajo, orienta Bolivio, kaj suda Brazilo.[1] Ĝi loĝas subtere en arbaroj, savanoj, arbustaroj, kaj herbejoj. Ĝi adaptiĝas ankaŭ al antropogena ĝenado kaj povas loĝi eĉ en urbaj ĝardenoj. Ĝi estas surloke ofta specio kiu ne frontas gravajn minacojn.[2]

Siphonops paulensis
La senkrura Sudamerika cecilio Siphonops paulensis.

Referencoj redakti

  1. Frost, Darrel R. (2016). Siphonops paulensis Boettger, 1892. Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 10a de Marto 2016.
  2. Aquino, L., Reichle, S., Colli, G., Scott, N., Faivovich, J., Wilkinson, M. & Measey, J. (2004). "Siphonops paulensis". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN. 2004: e.T59597A11958824. [1] Alirita la 10an de Februaro 2017.