Siret

urbo en nuna Rumanio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo. Por informoj pri la samnoma rivero, vidu la artikolon Siret (rivero).

Siret (germane Sereth, pole Seret, jide סערעט, Seret, hungare Szeretvásár) estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbeto vivis 6 708 loĝantoj sur areo de 43,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km²; en 2002 estis 9 400 loĝantoj. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas rekte ĉe la norda limo de la komunumo; de la komunumocentro al la limpasejo estas 4 kilometroj norden. En tiu direkto, en distanco de 40 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino. Pro tiu pozicio hodiaŭ Siret estas limurbo al Ukrainio kaj gravas kiel limpasejo.

Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár
urbeto en Rumanio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Bukovino
Distrikto distrikto Suceava
Poŝtkodo 725500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 708  (2021) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 57′ N, 26° 4′ O (mapo)47.9526.06Koordinatoj: 47° 57′ N, 26° 4′ O (mapo) [+]
Alto 325 m [+]
Areo 43,4 km² (4 340 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár (Rumanio)
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár (Rumanio)
DEC
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár
Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár
Situo de Siret · Sereth · Seret · סערעט · Szeretvásár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siret [+]
vdr

Historio redakti

La urbo estis unuafoje menciita en 1340. En la mezepoko, la urbo gravis en la Princlando Moldavio. Kiel parto de Norda Moldavio, Siret en 1775 iĝis parto de Aŭstrio, pli poste parto de la kronlando Bukovino.

Personoj redakti

  • Vasile Andru (* 19422016), rumana verkisto, vizitis tie mezlernejon
  • Elisabeth Axmann (* 19262015), rumana verkistino, naskiĝis tie
  • Marian Simion Florea (* 18471907), rumana teologo kaj etnografo, estis pastro tie inter 1877 kaj 1883
  • Edgar Hilsenrath (* 19262018), germana verkisto, kaŝis sin dum la dua mondmilito tie, ĉe la geavoj
  • Leo Katz (* 18921954), aŭstra verkisto, naskiĝis tie
  • Elisabeta Lipa (* 1964), rumana remisto (kvarfoja olimpika venkinto), naskiĝis tie

Partneraj urboj redakti

Partneraj urboj de la koumuno interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas esperantaj artikoloj)

Eksteraj ligiloj redakti