Siria-malankara katolika eklezio

Siria-malankara katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi apartenas al antioĥia tradicio kaj uzas okcidentsirian riton.

Siria-malankara katolika eklezio
Orientaj katolikaj ekleziojproprajura katolika eklezio • Major archiepiscopal church
Komenco 1930 vd
Sidejo St. Mary's Cathedral, Pattom, Trivandrum
Fondinto(j) Sankta Tomaso vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Unuaj kristanoj en Barato vidas sian devenon en agadado de apostolo Tomaso. Kiam en la 16a jarcento venis portugaloj, la barataj kristanoj dividiĝis. En la 20a jarcento kelkaj episkopoj de la malankara eklezio estis akceptitaj en la katolikan eklezion. La malankaraj kristanoj povis konservi sian eklezian juron kaj tradiciojn. La 11an de junio 1932 la roma papo kreis siria-malankaran hierarĥion.[1] Unue la eklezio havis du eparĥiojn. Poste estis kreitaj pliaj eparĥioj.

La eklezio estas disvastiĝita precipe en Keralao (Barato) kun ĉefa sidejo en Thiruvananthapuram. Ekstere de Barato la eklezio havas ankaŭ ekzarkaton en Usono.

Referencoj redakti

  1. Farrugia, p. 558

Fontoj redakti

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj redakti