Sirník situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Sirník, hungare Szürnyeg (surnjeg) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo redakti

Sirník situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de Ondava, laŭ traira flankovojo. Trebišov troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1067. En 1910 loĝis en Szürnyeg 547 da homoj, (527 hungaroj, 19 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Szürnyeg apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Szürnyeg rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Sirník 594 da homoj, (422 slovakoj, 143 hungaroj, 19 ciganoj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti