Siropvafloj (nederlande: stroopwafels) estas biskvitecaj frandaĵoj, kiuj konsistas el du maldikaj vafloj kun diametro de proksimume 10 cm, inter kiuj oni metas tavolon da dolĉa siropo.

Siropvafloj

Siropvafloj estas tipe nederlandaj frandaĵoj. Famaj estas la siropvafloj el la urbo Gouda, kiuj estas multe vendataj ĉe budoj en bazaroj kaj sur vendoplacoj en tuta Nederlando.

La tradicia maniero por manĝi ilin estas kun taso da kafoteo. Ĵus antaŭ ol ĝi estas manĝota, oni metas la siropvaflon sur la supron de la varmega taso por varmigi kaj moligi ĝin.

Ĉe siropvaflovendistoj eblas aĉeti ankaŭ saketon kun pecoj de fortranĉitaj randoj kaj misfaritaj vafloj.

Interesaj ligiloj redakti

angle Asocio de siropvaflo-dependuloj