Sitter estas rivero en orienta Svislando. Ĝi havas longecon de 49 km. La akvokolekta regiono de Sitter etendiĝas sur teritorio de proksimume 340 km²

Sitter
Fervojponto trans la rivero Sitter
rivero
Bazaj informoj
Longeco 49 km
Akvokolekta areo 340 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 502 m
Enfluejo Turo
- Alteco 470 m
Geografio
Alfluantoj Rottbach, Wattbach, Urnäsch
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

Sitter fontas en la montarmasivo Alpstein en Kantono Apencelo Interna. Ĝiaj tri fontriveroj Wissbach, Schwendibach kaj Brühlbach kunfluas en Weissbad kaj ek de tie nomiĝas Sitter. Wissbach fontas okcidente de la monto Kronberg, Schwendibach havas sian originon nordokcidente de Säntis kaj Brühlbach naskiĝas oriente de Hoher Kasten. La koordinatoj de la fonto (kunfluejo de la tri fontriveroj) estas 47° 18′ 38″ N 9° 26′ 8″ O / 47.31056 °N, 9.43556 °O / 47.31056; 9.43556 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 38″ N 9° 26′ 8″ O / 47.31056 °N, 9.43556 °O / 47.31056; 9.43556 (mapo).

Vojo de la rivero redakti

Post la kuniĝo de la trifontriveroj en Weissbad, Sitter fluas unue norden tra Apencelo. La rivero tiam en impresa ravino fluas tra la komunumo Stein en Kantono Apencelo Ekstera kaj tiam atingas la urbon Sankt-Galo apud Bruggen. Post Sankt-Galo la rivero fluas ĉiam norden tra Gaiserwald kaj Wittenbach. Post Wittenbach la rivero turniĝas nordokcidenten kaj nun fluas tra Waldkirch. Ĝi tiam formas la limon inter la komunumoj Häggenschwil kaj Hauptwil-Gottshaus por tiam definitive turniĝi okcidenten. Ĝi fluas nun tra Hauptwil-Gottshaus kaj tiam tra Zihlschlacht-Sitterdorf, al kiu komunumo ĝi donis sian nomon. Finfine ĝi atingas la komunumon Bischofszell.

Alfluejo redakti

En Bischofszell Sitter alfluas al la rivero Turo, kiu siavice alfluas al Rejno.

Elektra energio redakti

De la origine dek-unu elketraj centraloj laŭlonge de la rivero hodiaŭ funkcias ankoraŭ sep. 87% de la energio de la rivero Sitter estas produktita de la elektrejo Kubel de la entrepreno St. Gallisch-Appenzellische Kraftwerke AG (SAK). La lago Gübsensee apud la urbo Sankt-Galo funkcias kiel akvorezervujo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti