Sivakasi
Sivakasi (tamile சிவகாசி) estas urbego en Distrikto Virudhunagar, en subŝtato Tamilnado, en suda Barato.
Sivakasi | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 626123 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 27′ N, 77° 48′ O (mapo)9.4577.8Koordinatoj: 9° 27′ N, 77° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 101 m [+] | ||
Areo | 6,8 km² ( 680 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sivakasi [+] | |||
Geografio redakti
Sivakasi situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 101 metrojn. Raĝapalajam troviĝas 26, Maduraj 63, Tirunelveli 81, Thoothukudi 83, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 481, Mumbajo 1186, Kolkato 1842, tutlanda ĉefurbo Delhio 2134 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Sivakasi havis 71 040[1], laŭ [2] 234 688 da loĝantoj. La meza legopovo de la urbo estis 79.62%.
Historio redakti
Sivakasi estis establita dum la frua 15-a jarcento. La urbo estis parto de imperio de Maduraj dum la 16-a jarcento. En 1801 Maduraj venis sub la rektan kontrolon de la Brita Orienthinda Kompanio. Grava tumulto okazis en 1899 en Sivakasi, 22 homoj mortis, 800 domoj estis bruligitaj. La municipo estis establita en 1920, estis levita al plia altaj niveloj en 1978, unuaklasa en 1978, 1998 kaj 2013. Pro eksplodo en 1991 en uzino 39 homoj mortis kaj 65 vundiĝis. En 2009 pli ol 40 homoj mortis en fajroakcidento same en uzino, sed ofte okazis ankaŭ malpli grandaj fajroakcidentoj.
Ekonomio redakti
La agrikultura produktado de la urbego estas limigita pro manko de favoraj geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj. Estas kultivado de kotonoj, kapsikoj, kaj milioj. La ekonomio evoluis depost la sendependeco ekde 1947. 3 gravaj industriaj branĉoj gravas: knalfajraĵoj, alumetproduktado, kaj presado. Sivakasi estas la noda centro por knalfajraĵoproduktado sur nacia nivelo.
Religio kaj lingvoj redakti
Sivakasi havis 85.42% hinduojn, 9.21% islamanojn, 5.2% kristanojn. La ĉefa lingvo estas la tamila.
Eduko redakti
En Sivakasi kelkaj altlernejoj funkcias.
Trafiko redakti
Sivakasi havas fervojan kontakton al la tutlanda reto. 4 gravaj vojoj kuras al la urbego. En la urbo aŭtobusoj kaj busetoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato redakti
Sivakasi situas en tropika klimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe po 812 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte.
Vidindaĵoj redakti
- temploj, moskeoj, kirkoj
Referencoj redakti
- WikiTrans