En matematiko skalara kampo estas funkcio, argumento de kiu estas vektoro kaj rezulto de kiu estas nombro (skalaro).

Skalaraj kampoj estas ofte uzitaj en fiziko por priskribi iun skalaran valoron en ĉiuj punktoj de iu volumeno. Ekzemple por priskribi temperaturon, aŭ por priskribi potencialon de elektra kampogravita kampo.

En matematiko, skalaraj kampoj estas difinitaj sur sternaĵoj.

Krom skalaraj kampoj estadas vektoraj kampoj, kiuj asociigas vektoron al ĉiu punkto de la spaco (aŭ ĉiu punkto de sternaĵo).

La diverĝenco estas operacio sur vektora kampo kies rezulto estas skalara kampo. Vektora kampo povas esti konstruita el skalara kampo kiel gradiento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti