Skalité (hungare Sziklaszoros [siklasoroŝ]) estas vilaĝo en Slovakio.

Skalité
hungare: Sziklaszoros
municipo
Skalité, Serafínov
Blazono
Oficiala nomo: Skalité
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Čadca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Montaro Kisucaj Beskidoj
Rivero Čierňanka
Situo Skalité
 - alteco 524 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 50″ N 18° 53′ 54″ O / 49.49722 °N, 18.89833 °O / 49.49722; 18.89833 (mapo)
Areo 33,163 km² (3 316,3 ha)
Loĝantaro 5 186 (31.12.2008)
Denseco 156,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 1662
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 023 14
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj CA
NUTS 509451
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Skalité
Retpaĝo: www.skalite.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Skalité situas laŭ la pola landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pollando-Čadca (ankaŭ aŭtovojo estas konstruata). La lasta urbo troviĝas je 16 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1662 en formo "Podszkalitye", la fondo (fare de rumanaj kaj rutenaj paŝtistoj) pli frue en 1648 okazis. En 1784 loĝis tie 1740 vilaĝanoj en 241 domoj, en 1828 2169 vilaĝanoj en 287 domoj. En 1885 la fervojo ekfunkciis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szkalite, poste la vilaĝo ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sziklaszoros 2390 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Čadca, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1939 Pollando okupis parton de la vilaĝo. En 2001 vivis en Skalité 5063 homoj, (4972 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti