Skandinava kaj rusa tajgoj

La skandinava kaj rusa tajgoj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al tajgoj de Norvegujo, Rusujo, Svedujo kaj Suomujo. Fitogeografie ĝi troviĝas en al nord-eŭropa flaŭra provinco el la ĉirkaŭboreala regiono de la holarkta regno.

Skandinava kaj rusa tajgoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • One Earth Ecoregion [+]

Areo2 161 980 km² (216 198 000 ha) [+]

Biomoj de regionoTajgo

Skandinava kaj rusa tajgoj (Tero)
Skandinava kaj rusa tajgoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Arbar-pina arbaro kun subarbaraĵo de kaluno en Karelia Mallarĝejo.
Tajgo apud Arkangelsko.
Estas multaj riveroj kaj lagoj en la tajgo. Norvega fermit-kanopea tajgo ĉe la polusa cirklo en Rana.

Priskribo redakti

La ekoregiono situas en Nord-Eŭropo inter la tundro en la nordo kaj la Mezvarmaj miksaj kaj foliaj arbaroj en la sudo kaj okupas proksimume 2 156 900 km² en Skandinavujo kaj la norda parto de eŭropa Rusujo, estante la plej vasta ekoregiono en Eŭropo.

La skandinava kaj rusa tajgoj konsistas el koniferaroj superregataj de arbara pino (en pli sekaj ejoj), ofte kun subarbaraĵo de ordinara junipero, ordinara piceo, siberia piceo kaj signifa kunmikso de lanuga betulo kaj de penda betulo. Siberia lariko karakterizas la orientan parton de la ekoregiono.

Ĝi limtuŝas la ekoregionojn de la skandinavaj marbordaj koniferaroj (okcidente), de la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj (nordokcidente kaj altecen en la altaĵaroj kaj montaroj), de la kol-duonsula tundro ( norde ), de la nordokcident-rusaj kaj nov-zemlaj tundroj kaj tajgoj (nordoriente), de la uralaj tundro kaj tajgo (oriente) kaj de la sarmataj miksaj arbaroj (sude ), Baltan Maron kaj Blankan Maron.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj tajgoj
PA0601 Orient-siberia tajgo   Rusio
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro   Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj   Rusio
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo   Rusio
PA0605 Nordorient-siberia tajgo   Rusio
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo   Rusio
PA0607 Saĥalena tajgo   Rusio
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj   Rusio,   Svedio
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo   Rusio

Eksteraj ligiloj redakti