Skeletonado estas vintra olimpika sporto, prezentanta malleviĝon en glacia duontubo sur duglitila sledo, fiksita al framo. Oni determinas venkinton laŭ sumo de du aŭ kvar pasadoj.

Skeletonado
speco de sporto
vintra sporto • sledado • olimpika sportoindividua sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Antaŭulo de skeletonado oni konsideras demontiĝon sur tobogano (senglitila ligna sledo), disvastigita inter kanadaj indianoj.

Skeletono estas sledo kun ŝtalaj glitiloj kaj pezigita framo, sen direktilo, sur kiu sportisto kuŝas kun la kapo antaŭen al la direkto de movo, kun la vizaĝo suben, uzante specialajn dornojn sur la ŝuoj por direkti la sledon.

Dum la starta rapidigo la sledo iĝas rapida ĝis 40 km/h, kaj maksimuma rapideco atingas 130 km/h. Kompare al bobado kaj sledado skeletonado estas la plej danĝera kaj postulas sekvi la striktajn regulojn. Entuta pezo de sportisto kaj sledo ne devas superi 115 kg en la viraj konkursoj, 92 kg en la virinaj. Ĉe neceso oni permesas pezigi skeletonon per balasto.

Vidu ankaŭ redakti