Skigrimpado

vintra sporto

Skigrimpado estas ŝatata kaj moda sportspeco kie homoj almonte grimpas sur skioj ĝuonte la envalenglitadon poste. Ĝi okazu ekstere de vegoj; aliaj praktikoj taksatas danĝeraj.[1] Tiu ĉi sporto komenciĝas je la fino de la 19-a jarcento kiam ĝenerale ankoraŭ ne ekzistis skiliftoj sekve temas pri la pli natura kaj origina vario de skiado ĝenerale. Por povi ekzerci tiun ĉi sporton necesas havi specialajn skiojn (ne malofte kun feloj), botojn kaj bastonojn.

Skigrimpado
sporta kategorio
backcountry skiing • montogrimpado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
monta supreniro
envalen tra pulvora neĝo

Historio redakti

En 1890 Karl Otto sukcese premiersurgrimpis skie la 1.790 metrojn altan monton Heimgarten en la Nordaj Kalkalpoj. En 1892 faritis la unua montogrimpo je Stuhleck (1.782 metroj), en 1893 je Rax (2.007 metroj) kaj en 1899 Galzig (2.185 metroj).[2]

En la 23.3.1898 la germano Oscar Schuster skie troviĝis sur Dufour-Pinto trarompinte la limon de kvar mil metroj.[3] Kroma pioniro estis la svisa montogvidisto Josef Lochmatter kiu studvojaĝis ĉ. la jaro 1900 je Norvegujo por rafini skiadteknikojn.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Eine Frage der Zeit, bis es Tote gibt". Ĉe: 1815.ch
  2. Christian Imboden: Berge: Beruf, Berufung, Schicksal, Rotten Verlag, Visp 2013, ISBN 978-3-907624-48-7, p. 93
  3. Joachim Schindler: Oscar Schuster (1873–1917) – Bergsteiger, Alpinist, Erschließer, Arzt, Publizist. Dresden 2013, p. 213.
  4. Imboden (2013), p. 92