Skistogaso

natura gaso kaptata en skistaj terenoj

La skistogaso estas formo de natura gaso kaptata en skistaj terenoj. Ĝi ludas kreskantan kaj imponan rolon en la produktado de energio en Usono kaj en Kanado ekde la komenco de la 21-a jarcento.

Deriko kaj platformo de borado por skistogaso en Marcellus Shale (Pensilvanio, Usono).

La temo de skistogaso en la mondo jam flirtas dum ĉirkaŭ tridek jaroj, tamen ĝia minado ĝis nun ne estis ekonomie rendimenta. La ĉefa diferenco inter ordinara natura gaso kaj skistogaso estas, ke aglomeraĵoj de natura gaso kuŝas koncentrite sur relative malgranda teritorio. Tian nature formitan rezervejon eblas ekspluati dum 30 ĝis 40 jaroj. Dume skistogaso disvastiĝas en multe pli granda teritorio. Por mini ĝin necesas komplika instalaĵo kaj preskaŭ ĉiujare novaj bortruoj en aliaj lokoj.

El ekologia vidpunkto skistogaso estas problemiga. Ĝi enhavas multe da metangaso, kiu estas konsiderata danĝera por la naturmedio. Por la pistado estas uzataj kemiaĵoj, kiuj parte restas subtere kaj povas polui la grundakvon.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Monato 2011/08-09, p. 22.