Sklatera pingveno

pingveno el Novzelando

La Sklatera pingveno (Eudyptes sclateri) estas pingveno el Novzelando. Ĝi reproduktiĝas sur la insuloj Baŭnti kaj Antipodoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sklatera pingveno
Sklatera pingveno, dekstre
Sklatera pingveno, dekstre
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. sclateri
Eudyptes sclateri
(Buller, 1888)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri mal-al-mezgranda, flav-kresta, blankanigra pingveno, 50–70 cm longa kaj peza 2.5–6 kg. Kiel ĉe ĉiuj pingvenaj specioj, la masklo estas iomete pli granda ol la ino kaj la birdoj pezas plie antaŭ plumoŝanĝado.[1][2][3] Ĝi havas bluec-nigrajn al gagatonigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn, kaj larĝan, brilflavan brovbendon kiu etendas super la okulo por formi mallongan, erekteblan kreston.

Ties biologio estas ankoraŭ malmulte studita kaj aperis nur malmulta informo pri la specio dum la pasintaj jardekoj. La Sklatera pingveno nestumas en grandaj kolonioj sur rokeca tereno. Ĝi supozeble manĝas ĉefe krilon kaj kalmarojn kiel la aliaj krestopingvenaj specioj.

La dunoma nomo rememoras la britan zoologon Philip Lutley Sclater.[4]

Tiu specio estas minacata pro populacia malpliiĝo, kaj pro sia malgranda reprodukta teritorio limigita al nur du lokoj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 130,000 al 140,000. Aldone al esti listita kiel endanĝerita specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo,[5] la Sklatera pingveno estis listita kiel endanĝerita kaj por garantiita protektado laŭ la usona Traktato pri Endanĝeritaj Specioj.[6]

La maskota rolulo de la animeo Neon Genesis Evangelion estas Sklatera pingveno nome Pen Pen.

Referencoj redakti

  1. [1] (2011).
  2. [2] Arkivigite je 2011-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (2011)
  3. [3] Arkivigite je 2011-11-09 per la retarkivo Wayback Machine (2011).
  4. Beolens, Bo; Watkins, Michael. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. Londono: Christopher Helm, p. 304.
  5. BirdLife International (2012). Eudyptes sclateriInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  6. Five Penguins Win U.S. Endangered Species Act Protection Arkivigite je 2010-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Turtle Island Restoration Network

Eksteraj ligiloj redakti