Municipo Skořenice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 316 inter Běstovice apud Choceň kaj Kostelec nad Orlicí, 4 km norde de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 410 loĝantoj (2023).

Skořenice
municipo
Centrum
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Skořenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Rivero Skořenický potok
Situo Skořenice
 - alteco 294 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 55″ N 16° 13′ 24″ O / 50.03194 °N, 16.22333 °O / 50.03194; 16.22333 (mapo)
Katastro 4,45 km² (445 ha) Skořenice
Loĝantaro 410 (2023)
Denseco 92,13 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1373
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580929
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skořenice
Retpaĝo: www.skorenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borovnice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Choceň, Koldín, Běstovice, Kostelecké Horky kaj Bošín.

Historio redakti

La unuaj skribaj historiaj raportoj pri Skořenice devenas el tempoj de imperiestro Karolo la 4-a. Jam en la jaro 1371 estis Skořenice, havaĵo de Otík el Olešná, prosperanta domaro kun preĝejo el la 13-a jarcento.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869489
1880521
1890508
1900503
1910444
1921547
JaroLoĝantoj
1930501
1950433
1961500
1970428
1980394
1991372
JaroLoĝantoj
2001451
2011431
2014433
2016400
2017397
2018394
JaroLoĝantoj
2019404
2020413
2021373
2022404
2023410

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Novromanika preĝejo de Sankta Mario Magdaleno estis konstruita en la jaro 1866 sur loko de frugotika kirko laŭ planoj de viena arĥitekto B. Stache de konstruito A. Pasovský el Kostelec nad Orlicí. Ĝi estas ununava oblonga kun malpli larĝa presbiterejo kaj kun la turo en okcidenta fronto. La navo estas volbita per krucaj volboj sur entiritaj pilieroj, la presbiterejo estas volbita per plata stela volbo.

La ĉefaltaro estas pseŭdohistoria kun bildo de Sankta Mario Magdaleno kaj du bildoj - de sanktulo-princo kaj de Sankta Anna, ĉiuj signitaj "J. Schmidt 1870". Du flankaj altaroj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1880, pseŭdohistoriaj. Du tomboŝtonoj estas el la 16-a jarcento.

Kruco redakti

Sabloŝtona kruco sur vilaĝplaco estas el la jaro 1784, renovigita en 1858.

Monumento redakti

Sur vilaĝplaco troviĝas monumento al la viktimoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj.

Korto Vrchovina redakti

Neoficiala parto de la komunumo estas domaro kaj korto Vrchovina en sudorienta rando de la katastra distrikto. Ĝia pordego estas el la jaro 1765. En ĝi aktivas akcia kompanio Intergal, tradicia pretiganto de kortbirdoj.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti