Skolta Esperanto-Ligo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Skolta Esperanto-Ligo (SEL) estas internacia organizo de geskoltoj, kiuj parolas Esperanton.

Skolta Esperanto-Ligo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1918 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Insigno por membroj de SEL.

Post la unua skolta tendaro, kiu ĝuste okazis en 1907, Sir William Smith [sur ŭiljam smit̂], la fondinto de « Boy's Brigade » [bojz brigejd] petis al Baden-Powell verki ion nomotan "Scouting for boys" [skaŭtin̂ fo(r) bojz], kiu traktas la manieron, kiel adapti « scouting » (skoltumadon) por la junularo. Tiu verko aperis en 6 broŝuretoj, eldonitaj po unu ĉiun duan semajnon. La unua de la serio aperis la 15an de januaro 1908 kaj la serio ricevis tiom da sukceso, ke en majo de la sama jaro, oni eldonis ĉiujn broŝuretojn kunigitajn en unu libro.

Baden-Powell kaj Esperanto redakti

En la tria kajero de la serio, Baden-Powell konsilis al geskoltoj uzi Esperanton kiel « patrolan sekretan lingvon ». La teksto malaperis en postaj eldonoj[1]. Jen kion oni povas legi sur la paĝo 202 de « Scouting for Boys » en la originala versio[2]:

Originalo (angla) Traduko (esperanto)
Also if you want to use a secret language in your patrol, you should all set to work to learn ”esperanto“. It is not difficult, and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now.
Krome se vi deziras uzi sekretan lingvon en via patrolo, vi ĉiuj eklernu Esperanton. Ĝi ne estas malfacila kaj estas instruata en libreto, kiu kostas unu pencon. Ĉi tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj, tiel ke vi povos uzi ĝin nun ankaŭ eksterlande.

La fakto ke Baden-Powell menciis Esperanton en « Scouting for Boys » estas tre interesa afero. Oni povas pensi, ke Baden-Powell taksis Esperanton estiminda kaj ke li parolis pri ĝi al sia edzino Olave Baden-Powell.

Efektive, post lia forpaso, multe pli poste, en 1950, en letero al sinjorino Dr Lydia De Vilbis, ŝi skribis: «Mi jam ofte opiniis ke estus bonege se sinjorino Roosevelt povus konvinki Usonon akcepti Esperanton en la tuta mondo kaj enkondukigi ĝin en la programon de ĉiuj lernejoj kaj organizaĵoj. Estus vere plej grave por la mondo kaj ĉefe tre utila por bona interkompreniĝo inter la popoloj, kiuj estas tre dividitaj pro la lingva diverseco. » Eleonor Roosevelt estis la edzino de eksprezidento de Usono Franklin Roosevelt kaj dum la epoko de tiu leter-interŝanĝo, ŝi estis la prezidantino de la homrajta komitato de UN. Tio eble kontribuis al pretigo de la vojo al la rezolucioj favoraj al Esperanto fare de Unesko en 1954 kaj 1985.

Historio de SEL redakti

 
Membrokarto de SEL kiu datiĝas de 1918.

Sekve de la unua skolta tendaro en Insulo Brownsea en 1907, ekaperis ĉie en la mondo lokaj skoltaj grupoj. Por ebligi al geskoltoj vere sperti internacian gefratecon, Alexander William Thompson, angla trupestro, en 1918 ekhavis sur franca batalkampo la ideon fondi skoltan tutmondan organizaĵon por favori la internacian amikecon kaj reciprokajn servo-interŝanĝojn.

Por solvi la lingvajn problemojn, li rekomendis Esperanton kiel internacian komunikilon. Sekvis la saman jaron la fondo de Skolta Esperantista Ligo (nun: Skolta Esperanto-Ligo), kiu estas la unue fondita internacia skolta organizaĵo. Ni ne multon scias pri la opinio de Baden-Powell rilate esperanton (vidu antaŭe), sed la ideo pri tutmonda skolta organizaĵo plaĉis al li kaj du jarojn poste, en 1920, la skolta tutmonda organizaĵo estis fondita, sen la uzo de Esperanto kadre de ties aktivaĵoj. Tio sendube ŝuldiĝas al tio, ke Baden-Powell mem ne parolis la lingvon. A. W. Thompson iĝis prezidanto kaj lia frato K. Graham Thompson iĝis honora sekretario de Skolta Esperanto-Ligo. Poste, Norman Booth, alia brita trupestro, iĝis ĝenerala honora sekretario kaj multege laboris kun la kasisto de la asocio D.H. David por organizi SEL-on.

La asocio organizis skoltajn internaciajn tendarojn por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de esperanto kadre de skoltismo. En 1922, en Nederlando, en 1923 en Belgio, en 1924 en Danio, en 1925 en Hispanio, en 1926 en Ĉeĥoslovakio (eĉ okazis radioelsendoj en Prago pri esperantista skoltismo), en 1927 en Hispanio, en 1928 en Belgio, en 1929 okaze de ĵamboreo en Anglio, en 1930 en Nederlando (tendaro en kiu partoprenis kiel SEL-membro Harold Wilson, kiu poste fariĝis brita ĉefministro de 1964 ĝis 1970 kaj de 1974 ĝis 1976). Preskaŭ 100 esperantlingvaj geskoltoj venintaj el 18 landoj kies Barato kaj Japanio partoprenis la ĵamboreon de 1929 en Birkenhead.

Ekde 1929, oni povis noti la gravan implikiĝon de la hungara reprezentanto de SEL Pál Balkányi. En 1931, la hungara skolta asocio oficiale invitis al la okazigo de SEL-tendaro en Hungario. La hungara skolta asocio estis la unua, samtempe kiel la belga skolta ligo, kiu oficiale agnoskis SEL-n. Sekvis la agnosko fare de la latva skolta asocio kaj de la katolika slovaka skolta asocio

En Budapeŝto, sur la skolta tendarejo, kiu gastigis tiun SEL-tendaron, oni cetere plu povas vidi etan marmoran monumenton memore al ĝi. Ankaŭ en 1931 la unua esperanta kaj skolta klubo nomita « La klubo de sankta Patriko » estis fondita en Irlando. En septembro 1932, la gazeto « The catholic Scout » (La Katolika Skolto) ekpublikigis serion de Esperanto-lecionoj. La saman monaton, multe da skoltinoj ekstudis Esperanton kaj fondis la skoltinan Esperanto-sekcion. En oktobro 1932, eklernis Esperanton irlandaj skoltoj kaj en novembro estis fondita la dua skolta Esperanto-klubo, la klubo de Sankta Aŭgustino. En 1933, « La katolika skolto » aperigis artikolojn en Esperanto kaj la saman jaron, la irlanda skolta administracio anoncis Esperanton agnoskita kiel unu el la lingvoj, pro kies scipovo oni povas rekompence ricevi insignon pri interpretado. Tiam, juna entuziasma esperantlingva skolto, Sean Mullarney, estis oficiale nomumita oficiala raportisto pri Esperantaj aferoj kaj li multe helpis al la skolta Esperanto-movado.

 
Stampo, eble de proksimume 1960.

La Ĵamboreo de 1933 (de la 1a ĝis la 15a de aŭgusto) en Gödöllő apud Budapeŝto, montris konsiderindajn progresojn antaŭen. Unuafoje, Esperanto estis adoptita kiel tria lingvo kaj aperis oficiale en la ĵamborea programlibro, en poŝlibroj, en ĉiutagaj skoltaj gazetoj kaj sur kelkaj mapoj estis menciitaj skolt-esperantistaj renkontiĝejoj. Ĉeestis la SEL-kunvenon 170 skoltoj, kaj entute, oni nombri ne malpli ol 200 esperantlingvajn skoltojn el 24 landoj, tio estis 1% de la tuta ĵamborea skoltaro. El iuj landoj (Ĉeĥoslovakio, Francio, Norvegio, Japanio, Portugalio, Hispanio, Trinidado), la procento de esperantlingvanoj superis 10%. Preskaŭ ĉiutage aŭdiĝis el radio salutoj en Esperanto aŭ mesaĝoj pri Esperanto kaj la 10-an de aŭgusto, la SEL-reprezentanto de Norvegio parolis en radio 5 minutojn en Esperanto. Trifoje en la programo de grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo, aŭdiĝis kanzonoj en Esperanto.

En 1934, la skolta slovaka katolika centro gastigis la 22-an SEL-tendaron en Banská Bystrica. La tendumo okazis samtempe kiel slovaka tendaro inter la 16a kaj 31a de julio. Entute, geskoltoj el 9 diversaj landoj partoprenis. Spite al la faktom ke partoprenintoj de la 4-a ĵamboreo de Gödöllő (1933) decidis adopti Esperanton kiel trian lingvon, malhelpo al esperanto-progresado ekaperis ekde 1934 ĝis 1957 en estraraj instancoj de la skolta movado. La Monda Skolta Oficejo pretendis la motivon, ke esperanto estas « sen granda valoro ». Tiu decido tamen estis nuligita en 1964 kiam la internacia skolta komitato deklaris dum sia kunveno en Luksemburgio:

« Esperanto kun sukceso pruvis sian utilecon en multe da medioj kaj kampoj, kaj kelkaj naciaj asocioj jam permesis rekompencan ricevon de insigno pri interpretado por ties kono. »

Finfine estas sur la anglalingvana grundo, dum ĵamboreo okazinta en Britio en 1968, ke Esperanto estis akceptita senprobleme kiel vera lingvo.

SEL ankaŭ puklikigis verkaĵojn, kiel:

1969: Ĵamborea Lingvo, skolta lernolibro por lerni esperanton, verkita de Ko Hammer kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj. Tiu libro rekte en Esperanto ebligas al geskoltoj lerni esperanton sendepende de la gepatra lingvo.

1974: Skolta kaj Tenduma Terminaro, verkita de Ko Hammer. Temas pri vortaro de skoltaj terminoj utilaj dum tendaro.

1975: Pli Vastaj Horizontoj, manlibro pri internacia skoltumado, verkita de 40 SEL-anoj. La broŝuro estis eldonita en la jenaj lingvoj: araba, germana, angla, franca, japana, nederlanda, norvega, kataluna kaj hispana.

Skolta Esperanto-Ligo nuntempe redakti

La Skolta Esperanto-Ligo estas asocio neŭtrala laŭ ĉiu vidpunkto. La SEL-anoj troviĝas en la tuta mondo kaj oni trovas reprezentantojn kaj sekciojn de la ligo en pluraj landoj. La asocio regule eldonas revuon en Esperanto « La skolta mondo »[3]. SEL strebas promocii korespondadon en esperanto inter geskoltoj, organizas kunvenojn kaj internaciajn tendarojn aŭ partoprenas en ĵamboreaj programoj. En 2004, la organiza centra komitato de JOTI (la tutmonda reta ĵamboreo), kiu okazas ĉiujare la 3an semajnon de oktobro, akceptis Esperanton kiel unu el la lingvoj de sia retejo. En 2005, SEL havis budon ĉe la 12a Tutamerika Ĵamboreo, kiu okazis en San Rafael (Argentino). En la sekva jaro, la Fondumo Zamenhof aljuĝis sian Medalon de Toleremo al la Skolta Movado. La medalon enmanigis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti al la ĝenerala sekretario de la Monda Organizo de la Skolta Movado, Eduardo Missoni, dum la tuteŭropa gerovera tendaro Roverway okazanta en Loppiano (Incisa in Val d'Arno), apud Firenco, en Italio. Dum tiu tendaro pli ol 100 geskoltoj partoprenis enkondukan kurson pri Esperanto. En 2007, informbudo de SEL estis en la Ĵamboreo de la centjariĝo de Skoltismo, en Britio. En 2011 (de la 24-a ĝis 30-a de majo), SEL kaj TEJO okazigis komunan seminarion en Varsovio, kun la subteno de la Konsilio de Eŭropo kaj de la pola skolta asocio ZHP. Ankaŭ en 2011, informbudo de SEL estis en la Monda Ĵamboreo, en Svedio. En 2015, en la kultura domo de la Monda Ĵamboreo en Japanio, kleriga budo pri Esperanto estis starigita de Japana Esperanto-Instituto kun la kunlaboro de SEL.

La celoj de la Ligo redakti

  • Diskonigi skoltajn idealojn per Esperanto
  • Disvastigi Esperanton inter geskoltoj el ĉiuj landoj
  • Faciligi la aperon de skolta literaturo en Esperanto
  • Plifortigi la gefratecajn sentojn, komunajn al ambaŭ movadoj, inter junuloj de diversaj nacioj

Referencoj redakti

  1. Mencio ĉe BADEN POWELL & ESPERANTO. Ekzemplo de teksto sen la mencio de Esperanto post "friends who understand signalling": Scouting for Boys Arkivigite je 2017-04-05 per la retarkivo Wayback Machine; estas rimarkinde, ke tiu sama teksto komence atentigas pri la iom malnovaj kaj neaktualaj terminoj kaj esprimoj kaj asertas: "For reasons of historical accuracy they have been preserved in their original form." (Pro historia akurateco ili konserviĝis en sia originala formo.)
  2. Jen du fontoj: Scouting for Boys, p. 202, kaj Scouting for Boys
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-31. Alirita 2016-12-30.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti