Skvamoformulo

skvamoformulo montras la situon de la skvamoj de iu fiŝospecio. La skvamoj situas paralele al la flankolinio (flusentaj organoj) en vicoj. La nombro de skvamoj en unu vico estas destinita. Ekz. bramo havas la formulon de 51-54 13/(6-7). Tio signifas, ke oni trovas sur la flankolinio 51-54 skvamojn kaj superlinie 13, sublinie 6-7 vicojn da skvamoj. Ĝi estas karakteriza por la unuopaj bestoj, pro tio helpas priskribon, klasifikon de specioj.