SkyHook JHL-40 estas aerŝipa/helikoptera veturilo, transportilo, nun ankoraŭ en evoluigo. La 9-an de julio 2008 firmao Boeing anoncis, ke ĝi formis komunan teamon kun SkyHook International – kanada kompanio – por evoluigi la avion.

Laŭ atestoj de la kompania porparolanto, la aerŝipo kombinos la plej bonajn ecojn de la aerŝipo kaj la helikoptero kaj kapablos transporti 40 tunojn da kargo je distanco de ĝis 200 mejloj. Ĝi longos 90 m kaj kapablos veturi 800 mejlojn sen kargo.

La kombina avio konsumas malpli da fuelo ol helikoptero kaj superfluigas vojkonstruojn al malfacile atingeblaj lokoj. Oni celas uzi ĝin ĉe la norda poluso, kie ĝi transportus minejajn maŝinojn, lignotrunkojn kaj konstrumaterialojn.

La avio uzos heliumon por ŝvebi kaj helikopterajn rotorojn por leviĝi kun kargo. Kompare, helikoptero CH-47 Chinook povas transporti je la sama distanco maks. 10 tunojn.

vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti