SkySails estas markonomo de la samnoma Hamburga entrerpeno SkySails GmbH & Co. KG por plenaŭtomata tirdraka pelado, kiu per helpo de ventoenergio povas plushelpi motoron de kargoŝipoj, grandaj jaĥtoj kaj fiŝistaj ŝipoj.

La entrerpeno SkySails GmbH & Co. KG estis fondita en Hamburgo en 2001 fare de Stephan Wrage kaj Thomas Meyer.

SkySails ellaboris ventopelajn sistemojn por ŝipoj por ŝpari je konsumo de la dizeloleo. ĉefaj partoj de la sistemo estas: tirdrako kun ŝnuro, starta kaj finiga sistemo, direkta sistemo por plenaŭtomata funkciado.

La tirdrako povas flugi en alto de 100-300 m, en pli forta kaj konstanta vento. La disvolvo de la drako daŭras 10-20 minutojn.

La unua provo de la tekniko komenciĝis la 15-an de decembro 2007, kiam MS Beluga SkySails estis surakvigita en Hamburg. La veturo komenciĝis la 22-an de januaro 2008 en Bremerhaven kaj kondukis tra Guanta (Venezuelo), Davant (Mississippi) al Mo i Rana (Norvegio), kien ĝi alvenis la 13-an de marto 2008, veturante 11.952 marmejlojn kaj dum 51 tagoj. Oni uzis la sistemon de kelkaj minutoj ĝis 8 horoj. La ŝparo je pelaĵo estis sub 5 %.

Oni kalkulas je ŝparo de 10-15 % de la pelaĵo (okaze de 160 m² granda velo)

Eksteraj ligiloj redakti